|
porko |
Kiel el porko fariĝis porcelano
Naive kaj gaje ni turnas vortmumiojn sur la lango. Porcelano. Kiom da trivita historio, kiom da saltoj kaj eraroj troviĝas sole en tiuj silaboj! Iam la italoj etigis la latinan porcus (porko) al porcella (porketo). Pli poste ili faris el ĝi vulgarvorton por vagino. La venecianoj saltis de tiu signifo al nova bildo: Nun ankaŭ la mara konko nomiĝu "porcella". Kiam la unuaj ĉinaj ceramikoj estis elŝarĝitaj en Venecio, la veneciaj komercistoj erare supozis, ke la nobla manĝilaro estas produktita el polvigitaj blankaj markonkoj. Tiel ili nomis la materialon laŭ konko, vagino kaj porketo, porcellana. Kaj tiu nomo konkeris la okcidenton.
tradukis Cezar & Donjo, titolo de ni mem,
el: Wolf Schneider:"Vortoj faras homojn"
Sign-in to write a comment.