Vivanta stokejo de rezervaj partoj
Schwarzenegger-on, la iaman guberniestron de Kalifornio, atendas novaj defioj
de Nico Rau
Kalifornio, la federacia ŝtato de l' sunaj revoj, de l' suna Suno, kie iam centmiloj de orfosistoj fosadis pro oro, jen la loko, kie la nuna registaro sub Arnold Schwarzenegger fosis gigantan truon en la ŝtatkason. La ŝtato jam estas tiom bankrota, ke la iam tiom fiere sunbrunigitaj kaliforniaj surfistoj ne plu povas permesi al si rajdi sur la ondoj. Anstataŭ tio ili portas palaj de zorgoj la fajnan sablon en siteletoj hejmen, por ke iliaj familioj almenaŭ povu plenigi siajn vakajn stomakojn per peco da sablokuko.
Bonŝance la "memfarita viro" el la aŭstria regiono Steiermark ne ankoraŭfoje devas elektigi sin kiel novan guberniestron. La mizero apenaŭ plu rigardeblas. Nur en la politiko pri naturmedio Schwarzenegger kapablis meti akcentojn. Sub la feraj manoj de Schwarzenegger oni malpermesis ne nur la tro profundan elspiradon sur la stratoj por malpliigi CO2-emisiojn, sed oni metis ankaŭ tielnomatajn assbags (postaĵsakojn) malantaŭe al la kaliforniaj bovoj, kiuj glutas la damaĝigan metanon, por ke tiuj ne ŝvebu kosmen. Tion Schwarzenegger ĉiam denove prezentas kiel argumenton kontraŭ siaj kritikistoj. Lia eldiro: "Is sis nix?" (Ĉu tio estas nenio?) fariĝis en Usono intertempe jam flugilita vorto.
Sed nun Arnĉjo povas elmeti sin al novaj defioj kaj sukcese travivi ekscitigajn aventurojn. Ĉar li jam pro sia aŭstrianeco ne kapablas paroli internacie rekonatan lingvon, la "softa giganto" (laŭa gazeto Super Illu) delonge evoluigis strangan miksĵargonon. Tial kutime preskaŭ ĉiuj ĵurnalistojj skribas simple tion, kio venas al ili en la kapon pri Arnĉjo. Neniu miraklo do, ke liaj futuraj perspektivoj estas nun pli multnombraj ol iam antaŭe. La naturprotektistoj de Robin Wood por ekzemplo ofertis al Schwarzenegger (laŭ ties propra eldiro "the greenest man alive"), bone pagatan okupon kiel "Bluan pikan piceon". Kaj kvankam liaj tempoj kiel muskoltrejnisto jam delonge pasis, ankoraŭ nun ekzistas vigla intereso pri lia korpo. Tiel firmao, kiu produktas fotovoltaikajn ĉelojn laŭdire faris la lukran oferton al li ekipi lian gigantajn brustmuskolojn per ĉeloj. "Arnĉjo senprobleme prizorgadus la energion por du kaliforniaj eturboj", sciigas la produktantoj de sunelektraj ĉeloj.
Por la dentoj de Schwarzenegger ĵus svisa montmineja firmao ofertis du milionojn da usonaj dolaroj. La nenature fortikaj sovaĝporkecaj dentegoj estu uzataj anstataŭ diamantdriloj ĉe la tunelkonstruado. Kun brilaj okuloj klarigis parolanto de la firmao: "Mr. Schwarzenegger estas vivanta stokejo de rezervaj partoj. Ni havas ankaŭ grandan intereson je lia maldekstra femuro - per tio ni povus decide plibonigi niajn hidraŭlikajn pumpilojn."
Schwarzenegger mem ĝojas pri la intereso je lia persono. "Yesterday a man volis aĉeti de mi maldekstran postaĵduonon. I am 63 jarojn old - and still fresh and knackig!" (Mi havas sesdek tri jarojn - kaj mi estas ankoraŭ freŝa kaj sportiste aspekta!) La intertraktado tiam malsukcesis je la enorma prezo. Schwarzenegger scias,kiom li valoras.
Sed kio pri Holivudo? Ĉu nun ne estus la ĝusta momento pri reveno en la showbiz? (la filmnegocon? ) Schwarzenegger ĵus rekontiĝis kun la reĝisoro James Cameron. Cameron, kiu ĵus denove planas la plejplejplejplejmultekostan filmon el ĉiuj tempoj, estas entuziasma adepto de Schwarzenegger kaj faris monde konata la aŭstrianon per subita mallongaprezento kiel bordovando en la giganta filma plororomanco "Titanic". Unue li ofertis al sia heroo decidan rolon kiel glacimonton, sed tio estis al tiu "tro icecold sub la water". (tro frida sub la akvo), kiel Schwarzenegger antaŭnelonge publike unuan fojon koncedis.
Ankaŭ tial la antaŭaj sciigoj de Cameron estas tre neprecizaj, la elvendo de la aŭstriano ŝajne konfuzigas lin: "Kompreneble mi volas labori kun Arnĉjo. Sed kiun rolon li ludu en mia sekva filmo,kompreneble dependas de tio, kiom de li tiam ankoraŭ postrestas."
El la germana gazeto taz (Tagogazeto) tradukis antaŭ kelkaj jaroj Donjo & Cezar
Sign-in to write a comment.