Ret Marut
Ora buŝo


„Lia Moŝto, la reĝo, ne uzis sian rajton pri amnestio.

Antaŭlegita kaj subskribita – tien la nomon –

Se vi havas ankoraŭ iun deziron pro la regulado de viaj privataj rilatoj aŭ deziron pri la manĝo.“

„Ne!“

„Pripensu. Post paso de horo mi ankoraŭfoje demandigos. Ankaŭ gardisto troviĝas proksime. Li havas la komision sciigi certajn dezirojn viajn al mi. Ĉu vi deziras pastran konsiladon?“

„Mi petas pri tio.“

„Adiaŭ! Kaj tenu la kapon supre! Eltenu ĝin kun memregado. Tio ja devas esti. Iom regu vin. Vi ja estis soldato. Nu do! Tiuj kelkaj horoj rapide pasos.“

„Jes ja, sinjoro ĉefprokuroro!“

---

„Nu, bubeto! Morgaŭ matene je la kvina ili hakos vian melonkapon malsupren. Je via sano! Tio estas naŭza, ĉu? Nu, egale. Nu, kiel vi nun pensas pri tio, he?!“

Silento.

„Kaj nun vi povas deziri ion al vi, vi scias, ĉu? Bovida steko kun larĝa asparago. Kaj se vi volas, duonon de ĉampanbotelo vi ankaŭ povus permesi al vi. Cigarojn por dudek kvin groŝoj, eĉ ses cigarojn, he?“

Silento.

„Nu, tio estas iom malagrabla, ĉu? Jes, jes, se oni pensas pri tio, morgaŭ je la kvina kaj tridek la kapo estos for, tiam vi do jam kuŝos kun la piedoj ĉekape, kiel serpentohomo.“

Silento.

„Nu, parolu do, almenaŭ unu sonon. Kiel mi subtenu vin, se vi ne malfermas la bekon? Aĥ, tiel do, dentklakado. Ja, bubeto, ĉu vi ankaŭ klakis la dentojn, kiam vi tiun...“

---

„Filo mia, vi vokigis min.“

„Jes ja, sinjoro pastro.“

„Tio estas en ordo de vi. Tial ankoraŭ ne estas perdita ĉio.“

„Sed, sinjoro pastro, la vivo estas ja nun fuŝita.“

„Sed la animon ni savos. Tio estas la plej grava afero. Pripensu, filo mia, la iomo da vivo estas ja malgrava, ĉu ne?“

„Ja, ĉu ne? Sinjoro pastro? La iomo da vivo estas ja malgrava, ĉu ne? Kaj se mi nun rompus vian nukon, via animo ja estus savita, la iometo da vivo estas ja malgrava, ĉu ne – ?“

„Gardistoo! Garrrdistoooo!“

„Kiel dirite, sinjoro pastro, la iometo da vivo estas ja malgrava, ĉu ne? Se nur la animo estos savita. Sed tial vi ja ne devus krii tiel murdospektakle. La iometo da da vivo, la iometo ja – “

„Ni volas paroli komunan preĝon, por ke vi fariĝu trankvila: „Patro nia, kiu vi estas en la ĉielo...“

---

„Sinjoro ĉefprokuroro demandigas, ĉu vi decidis vin pro la bovida steko kun larĝa asparago? He, mi donas al vi la bonan konsilon, ke vi lasu doni al vi larĝan asparagon, tiun ili faros por vi tute delikata kun tute bruna butero. Ĉu mi mendu ĝin por vi?“

„Lasu min en paco!“

„Nu, se vi ne volas. Tiel malmultekoste vi ne plu ricevos bovidan stekon kaj larĝan asparagon.“

---

„He vi, mi ankoraŭfoje demandu vin, kion vi volas manĝi vespere. Aliokaze vi ricevos nur farunkaĉon, se vi ne mendos ion.“

„Lasu min finfine en paco, mi petas!“

„Nu, se vi ne volas mendi la bovidan stekon, vi ja tamen povus mendi ĝin, estas ja egale, ĉu manĝas mi tion ĉu vi. Tia azeno mi ja ne estas, ke mi ne komprenas, ke via apetito ne estas plu granda. Mi fartus tute same. Sed vi ja ne donacu al tiuj uloj la bovidan stekon kaj la larĝan asparagon kaj la duonon de la botelo kun ĉampano. Tiuj ja nenion donacas al vi, eĉ ne la nudan vivon. Nu?“

Silento.
---

He, vi, estas la naŭa vespere. La direktoro sendas min. Se vi ne povas dormi, vi sciigu tion, tiukaze mi alportu lampon kaj libron aŭ gazetojn. La direktoro donos al vi ankoraŭ kelkajn el siaj cigaroj, li diris tion, efektive. De siaj propraj.“

Silento.

“Ĉu ne? Ĉu vi scias, kio vi estas? Vi estas granda ŝtipkapulo. Vi ja povus doni al mi la cigarojn, se vi ne volas fumi ilin mem. Vi ja tute ne scias, kiom ili dorlotas vin ĉi tie. Al mi la ĉefĉjo ankoraŭ ne ofertis cigarojn de si kaj mi servas ĉi tie jam dek jarojn.“

„Ne, ĉu?“

„Ne, efektive ne. Nu, ĉu mi mendu cigarojn por vi ĉe la ĉefĉjo?“

Silento.

„Vi estas ja freneza. Nu?“

Silento.

„Nu, do ne. Bonnokton.“

---

„He, ekstaru! Jam estas la tempo! Rapide! – Ha, tiel do, vi jam ellitiĝis! Jen pura ĉemizo. Kaj jen la kombilo por vi. Por ke vi aspektu laŭorde ĉirkaŭ la kapo.“

---

„Bonan matenon, filo mia! Nia Sinjoro kaj Savanto hodiaŭ subtenos vin pro sia senfina boneco.“

„Bonan matenon, sinoro pastro – “

„Ne lasu ĝeni vin dum la vestado, filo mia. Vi havas ankoraŭ nur dek minutojn. Ja parolu, se vi ankoraŭ havas ion, kio ŝarĝas vian koron. Mi ja aŭskultas.“

„Sinjoro pastro, tio ja efektive legeblas en la Biblio: „Se iu verŝos sangon de homo...“

„Jes, certe, filo mia!“

„Kie ĝi legeblas, sinjoro pastro?“

„En La Malnova Testamento, en Mozeo – “

„Ankaŭ tio legeblas ja en La Sankta Biblio: ne ĝis sep fojoj vi pardonu al via frato, sed ĝis sepdekoble sep fojoj – Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj...“

„Ja, tio legeblas – “

„Kie, sinjoro pastro?“

„En – nu – hm! Hm! Preĝu, filo mia, vi havas ankoraŭ nur kvin minutojn.“

---

„Bonmatenon.“

„Bonan matenon, sinjoro prokuroro!“

„Ĉu vi estas preta?“

„Necesas nur plu kombi la hararon, sinjoro prokuroro.“

„Mi ĵus aŭdis, ke vi ne deziris ion.“

„Ne, sinjoro – sed, se mi nun ankoraŭ rapide tason da forta kafo kaj – “

„Kaj – ?“

„ – kaj kelkajn cigaredojn – “

„Tio estas fakte kontraŭ – – – Ĉu tio trankviligas viajn nervojn, la kafo kaj la cigaredoj?“

„Mi ne dormis dum la tuta nokto, sinjoro prokuroro, kaj mi apenaŭ plu povas stari pro laco.“

„Do, gardisto, kuru rapide en la kuirejon. Pro forta kafo. Rapide. Certe jam pretas iu. Kaj cigaredojn, ĉu? Ja-de kie? Haltu. Jen prenu, de mi. Jen la flameto! – Danke al dio, jen ja jam estas la kafo. Ne bruligu vian buŝon. Ŝajne ĝi estas tre varmega.“ – – – – –

„Venu kun mi! Jen ankoraŭ plia cigaredo. Jen, bonvolu. Jen, bonvulu, la flameto. La unuaj kvin enspiroj estas la plej ĝuindaj. Nu, kaj nun, tenu vin rekte. Tio ja ne estas tre danĝera. Post tri minutoj – mi volis diri, la tri minutojn – mi kompreneble celas diri, se la tri minutoj estos pasintaj, tiam – – – ne, ne, lasu nur, retenu la cigaredon trankvile en la buŝo, mi transprenos la respondecon por tio – –“

---

La atestantoj: iama urba konsilisto, selomajstro, tubista majstro, librobindisto, privatulo, du komercistoj, viandista majstro, du restaŭristoj kaj fabrikposedanto. Kutime ankoraŭ tajlorista majstro ĉeestas. Sed en la lasta momento li sciigis, ke li li ne partoprenos, ĉar li povus garantii nenion. Pro despero oni kaptis verkiston anstataŭ li, kiu estas profesia poeto.

La atestantoj frostetas en la frideta matena aero. Je la nazo de la iama urba konsilisto pendadas travidebla guteto. De tempo al tempo li forviŝas ĝin per mandorso. Kelkfoje ĝi falas malsupren kaj stumbletas trans la vestajn butonojn.

„Ĉu vi konas la baladon pri la prizono de Reading?“ demandis la verkisto la tubistan majstron.

„Ĉu vi scias? Estas ja neagrabla sento, se oni pripensas, ke tie supre – mia edzino opiniis laste, ke mi trinku antaŭe ankoraŭ kelkajn brandojn“, respondis la tubista majstro.

„Kompleta ŝtipkapulo“, pensas la poeto kaj diras al la iama urba konsilisto: „La mortpuno, oni povas diri kion oni emas, estas ja ĉiam postrestaĵo de la barbareco. Ni, la kulturhomoj, unufoje por ĉiam finu uzi tiajn punrimedojn, kiuj memoras la inkvizicion kaj estu sufiĉe inteligentaj trovi aliajn rimedojn por protekti la homaron.“

„Neee, tion mi ja absoloute ne akceptas, enmiksiĝas la viandisto en la interparoladon, „tia ulo estas senkapigenda.“

„Senkapigenda, ĉu? He, permesu, la homo ja ne estas buĉenda virŝafo.“
„Jen – jen ili ja jam venas, nun la afero ekas“, diras la komercisto kaj rigide rigardas siajn botopintojn.

„Rigardu nur, kiel la viro paŝas. Tiel fiera, mirinde pala vizaĝo. Kaj kiel li tenas la cigaredon en la buŝo! Kaj io tia estas nun post tri minutoj finita. Domaĝe, eterne domaĝe!“ La poeto turnas siajn okulojn de la grupo, kiu per hastaj paŝoj atingis sian celon.

La viandisto: „Kiel impertinente tiu ulo tenas la cigaredon en sia buŝaĉo. Impertinente kiel stratbubo.“

La tubisto: „Se oni ne senkapigos la patronon, li morgaŭ mortbatos du aliajn.“

La bindisto: „De kie vi scias tion?“

La fabrikestro: „Ha, li aspektas kiel socialdemokrato.“

La ŝuisto: „Neee, sinjoro komerca konsilisto, tion mi ne pensas, pli kiel antisemito.“

Unu el la gastejestroj: „Oni devus bati la cigaredon el la grimaco de tiu ulo.“

La alia gastejestro: „Ĉu li fumas Queen, ĉu Aleksandria?“

La selisto: „Nu, simple demandu lin. Sed rapidu, tuj estos tro malfrue.“

La poeto: „Fenomene! La povrulo. Sed fortajn nervojn li havas!“

Unu el la komercistoj: „Kial li ne havu ilin?“

La tubisto: „Kiel ĝusta fripono li aspektas, la bubo.“

La fabrikestro: „Pli kiel stratrabisto.“

La alia komercisto: „Mi ne volus renkonti lin sola vespere post la naŭa sur strato.“

La poeto: „Rigardu, sinjoroj miaj, kiel la viro staras tie! Tiu fiere remetita kapo, tiu malestimema grimacado ĉirkaŭ la buŝanguloj, tiu frida sentimemo je la okuloj. Ĉu li ne staras kiel reĝo enmeze de siaj vasaloj!“

La bindisto al la privatulo: „Ĉu vi vidas ion tian?“

La privatulo: „Eĉ ne spuron. La ulo ĉi tie apud ni estas trafita de blindeco aŭ freneza aŭ pentristo.“

---

Ne laŭte oni aŭdas el la grupo de supre la voĉon de la prokuroro. Intertempe insiste endormige aŭdiĝas la obtuza voĉo de la pastoro.

La lipoj de la kondamnito ludas nervoze per la cigaredo. Ĝi estas ankoraŭ je duono nefumita. En grize blua tremanta fumo ĝi plu senkonturiĝas.

Maltrankvile li migrigas siajn okulojn tien kaj tien. Li serĉas la hakilon. Li ne trovas ĝin. Tiam li rimarkas faldotransŝoviĝon de la nigra tuko. Ĉu ĝi eble kuŝas sub ĝi, sub tiu tukofaldo? Li ankaŭ ne vidas ĉerkon. Subite li pensas, ke ĉio estas nur tial tiel por timigi lin. Aliokaze devus ja stari tie ĉerko, kaj ankaŭ la trembrila hakilo devus estis mankapteble proksima.

Indiferente li rigardas al la verdikta notfolio antaŭmontrata al li de la prokuroro. Ne interesas lin, ĉu la subskribo surestas, ĉu ĝi mankas.

Poste falas la cigaredo el lia buŝo. Ĝi posttiras nebulan fadenon dum longa distanco post si.

---

Fulmrapide unu el la helpservistoj kliniĝis kaj kaptis la kapon tiel firme kaj rapide je la malseka hararo, ke ĝi eĉ ne tuŝas la plankon.

Li tenas ĝin bruste alte kaj volas meti ĝin en la nigran ĉerkon.

En tiu momento saltas per unu fojo la poeto proksimen, ŝiras la kapon al si kaj rigardas fikse sur la paliĝantan konvulsian vizaĝon. Je la palpebroj de la kapo trembriletas linio kiel radianta roso.

Subite krias la poeto: „Li havas oran buŝon! Efektive, rigardu ĉi tien, li havas oran buŝon!“

La prokuroro, la pastro, la ekzekutisto kun la nigra frako, kaj ĉiuj aliaj sekve de la impulsa ago de la poeto kvazaŭ rigidiĝis. Sed poste ili kuras tien kaj demandas ĉiuj samtempe: „Kie do? Montru!“

La poeto tenas la kapon per etenditaj brakoj vaste for de si al la aliaj kaj vokas: „Homo! Nur homo! Homo kun ora buŝo! Ni mortbatis strangan homon!“

„Donu la kapon foje al mi“, diris post tio la servisto al la poeto kaj forprenas la kapon de li.

La helpservisto prenas la kapon je la hararo kaj rigardas ĝin dum momento kaj opinias dum la ridado: „Sensencaĵo, ora buŝo. Tio estas ja nur pro la cigaredo, ili havas ja oran buŝaĵon. Tion scias ja ĉiu. Kia idiotaĵo! Ora buŝo! Kion do ankoraŭ! Ke mi nur ne krevu pro ridado!“

Brutale gestante, li ĵetas la kapon al la cetera korpo. En la nigran lignoĉerkon.

La poeto staras tute forlasita tie. Per senfine doloriga gesto esprimiĝas je li la sentado kvazaŭ li sentus grandan solecon ĉirkaŭ si. Senhelpe li rigardas de unu al la alia, per la timemaj okuloj de infano, kies unua sunosonĝo disfluas.

La ĉeestantoj, ankaŭ la ĉefprokuroro kaj la pastro, elspiris kvazaŭ liberigitaj, ridetas devigite kaj diras laŭte al si reciproke: „Bonan matenon!“ La prokuro diras ankoraŭ kelkajn fojojn: „Mi dankas al vi, sinjoroj miaj, mi dankas!“

Dum ili foriras, kelkaj el ili faldas la vestokolumon supren, ĉar estas senteble fridete. Sed ĉiuj ŝercas pri la freneza poeto, kiu preskaŭ estus metinta akran miskonkordon en la sanktecon de la laŭleĝa agado. Sed sen tio, ke ili volus havi tion, miksiĝas en la ŝercadon sento de dankemo pri tio, ke li tiel facile levis ilin super deprimigan situacion. Pluirante, ili jam forgesas kelkajn detalojn.

La poeto diris nenion, ne adiaŭas sin. Li ankaŭ ne returniĝas. Kun klinita kapo li iras kviete kaj reveme sian vojon.

Kaj revas pri konvulsia ore pala buŝo kaj fajna briletanta linio, kiu elradias inter firme fermitaj palpebroj, tiel, kiel briletanta matena roso.

---

Erstdruck: Berliner Tageblatt“, 9. Juni 1913 (vgl.:„VORWÄRTS“, 20. April 1914)

Unua publiko: „Taggazeto de Berlin“, naŭa de junio en 1913 (komparu al: „ANTAŬEN“, 20-a de aprilo en 1914)

tradukis la karapacanoj Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla

https://traven-esperanto.blogspot.com/