SEKRETAJ ĜEMELOJ

La "Indiĝeno" (1920) de Grosz kaj Keith Richards

Rokmuziko estis ankoraŭ futurmuziko, kiam George Grosz en la jaro 1920 skizis la indiĝenon per plumo kaj inko sur paperon. Des pli frapa estas la simileco inter la skizita indiĝeno kaj Keith, la fama gitaristo de la "Ruliĝantaj Ŝtonoj". La desegnaĵo estas en la posedo de la galerio Ludorff en la germana urbo Düsseldorf, de kiu la redaktejo de "Mondarto" ricevis la interesan sciigon. Se ankaŭ vi konas tiajn frapajn komparbildojn, sendu ilin al bildoredaktejo de "Mondarto": bildredaktion@weltkunst.de


PS: Mi supozas, ke Richards konas la originalon kaj eventuale eĉ aranĝis sin mem iom laŭ ĝi, miraklo tio ne estus, ĉar Grosz estis almenaŭ tiom sovaĝa kaj dadaisma kiel li mem. Li estis politike tiel ekstreme maldekstrema, ke li devis forlasi Germanion, ĉar alikaze la naziuloj kun certeco estus penduminta lin en prizonĉelo aŭ eĉ rostinta je rostkrado, ĉar ili malamegis lin pro ties revoluciema pentrista- kaj desegnista verkaro. Grosz kiel genia desegnisto fariĝis fama ankaŭ en Usono, sed ankaŭ tie li ne estis ŝatata de ĉiu. Tion ankaŭ Richards povus diri pri si. (HGK)

https://cezarmuziko.blogspot.com/