SEKRETAJ ĜEMELOJ: "La Indiĝeno" de Grosz kaj Keith Richards
-
SEKRETAJ ĜEMELOJ
La "Indiĝeno" (1920) de Grosz kaj Keith Richards
Rokmuziko estis ankoraŭ…
-
28 Jan 2017
Feliĉan novan jaron 2017 al vi ĉiuj! (Bonŝancu kaj avancu!)
-
FELIĈAN NOVAN JARON 2017
AL VI ĈIUJ!
BONŜANCU KAJ AVANCU!…
-
31 Dec 2016
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
471 visits
Katrino tradukis la kantotekston: La hejmo, kie mi kreskis (La maison où j'ai grandi) – Françoise Hardy
Françoise Hardy
La hejmo, kie mi kreskis
Kiam mi revokas pasintecojn,
Mi vidas hejmon, kie mi kreskis
Multe da bildoj mi memoras
Rozojn en ĝarden' mi revidas
Tie, kie vivis arboj, nun
Urbo staras
Amataj dom' kaj floroj, hodiaŭ
Ne ekzistas plu
Ĉiuj miaj amikoj sciis ridi
Ili volonte ludis kun mi
Sed en la vivo ja ĉio finiĝas.
Kaj devis mi foriri kun larmoj en okuloj
Miaj amikoj min demandis: Kial plori?
Malkovri mondon estas pli bone ol restadi.
Tie vi trovos, kion ĉi tie oni ne vidas,
urbon, kiu nokte dormas en la lumo
Kiam mi lasis la infanaĝlokon
Mi jam sciis, ke tie restis mia kor'
Miaj amikoj enviis mian sorton
Sed ĉiam mi pensis pri iliaj feliĉ'
Kaj senzorgec' , kiuj ilin ridigis
Mi ankoraŭ aŭdas min diranta:
Mi revenos, iun tagon, al vi ridantaj
Ja, mi veturos iam al miaj memoraĵoj
Tempo pasis, kaj mi estas reveninta
Vane serĉanta la karan hejmon
Kie estas la ŝtonoj kaj la rozoj?
Kie estas ĉio, kion mi amegis?
El tio estas plu nenia spur'
Aliaj homoj, aliaj domoj anstataŭas miajn
Tie, kie vivis arboj, nun
Urbo staras.
Kaj la hejmo ... kie estas la hejmo,
en kiu mi kreskis?
Mi ne scias, kie estas hejmo
La hejmo, kie mi kreskis
Kie estas mia hejmo ?
Kiu scias, kie estas mia hejmo?
Kie estas la hejmo ?
tradukis Katrino
https://cezarmuziko.blogspot.com/
MIKELO (Michel Dereyger), , have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Ankaŭ mi ofte plibonigas miajn tradukojn:)
Sign-in to write a comment.