Eduard Petiŝka
GYGES KAJ LA RINGO
Vivis iam en Lidio la paŝtisto Gyges. De mateno ĝis vespero li gardis la gregon de sia reĝo Kandaŭlo kaj je la vesperoj li varmigis sin ĉe bivakfajro kiel la aliaj paŝtistoj. Neniam venis en lian kapon la penso, ke foje povus okazi io eksterordinara al li, kio ŝanĝos lian vivon. La suno ĉiam leviĝis je la sama loko sur la kresto de monto kaj same subiris en la profundoj de la arbaro.
Iutage je sufoka tago la ĉielo kovriĝis per pezaj nuboj kaj komenciĝis malica fulmotondro. Zeŭso ĵetis fulmojn surteren, unu post la alian, kaj la tondroj tondris en la regiono senĉese, kvazaŭ la monto ruliĝus en la valon. La timigita Gyges fuĝis en la arbaron por tie kaŝi sin. En la pluvego oni povis vidi ion eĉ ne je paŝa distanco kaj la sovaĝaj rojoj ĵetiĝis rapide kiel sagoj malsupren kaj disŝiris la bordojn kiel la lupo la ŝafojn.
Iom post iom la ŝtormo ĉesis kaj la ĉielo rigardis sur la teron per blua okulo. Gyges elspiris, falis sur la teron kaj dankis al la nemortemaj dioj, ke ili lasis la vivon al li. Poste li ekstaris, ĉirkaŭrigardis kaj vidis, ke li vojeraris en la ŝtormo. Longan tempon li baraktis sin tra la densejo de la arbaro antaŭ ol li venis al loko, kie la vento elŝiris multajn arbojn. La faligitaj trunkoj malĝoje leviĝis ĉielen kun la radikoj anstataŭ la arbokronoj. Gyges saltis trans kavetojn plenaj de akvo, argilo kaj sablo kaj subite haltis. Tie, kie la kirlovento disrompis potencan kverkon, li ekvidis en kaveto plena de derompitaj radikoj strangan nigran truon. Gyges lasis gliti sin en la kaveton kaj scivoleme rigardis la truon. En tiu momento la suno aperis el la nuboj kaj kelkaj radioj falis en la tenebran truon. La mirigita paŝtisto ekkonis, ke li staras antaŭ la enirejo de kaverno. En la krepusko li ekkonis la briltreman statuon de bronza ĉevalo kun pordeto je la flanko. La pordo estis malfermita kaj Gyges, al kiu la suna lumo donis aŭdacon, paŝis en la kavernon kaj palpis permane en la flankon de la grandega ĉevalo kaj ektuŝis perfingre la fridan manon de mortinta homo. Li ektimis kaj retrosaltis. Sed tiam li diris al si: „Por kio taŭgu ringo al mortinto? Certe li estis riĉulo en la vivo kaj uzis la ringon sufiĉe ofte. Mi konatiĝis ĝis nun al nenio pli bona ol al nigraj flanoj kaj ŝafa fromaĝo. Kial ne havu ankaŭ povrulo ringon?“ Dum li tiel konsideris la aferon, li tiris de la mortinto la oran ringon de fingro kaj rampis el la kaverno.
La ringo efektive estis eksterordinara. El la muntaĵita nigra ŝtono de la ora ringo elstaris nigra okulo. Li surmetis la ringon kaj angore rigardis la ornamitan fingron.
Pro la blekado inter la arboj li aŭdis, ke la grego estas proksima. Gyges kunpelis la ŝafojn je aro kaj revenis kun ili al la ĉirkaŭbaraĵo. La vespero estis komenciĝonta kaj la aliaj paŝtistoj staris jam antaŭ la ĉirkaŭbaraĵo kaj atendis Gygeson. Gyges aŭdis, kiel ili miras kaj montris al lia grego: „Rigardu nur, kiajn ekzercitajn ŝafojn Gyges havas. Ili iras mem hejmen kaj li ie satdormas.“
„Se ni ĉiuj havus tiajn ŝafojn“, ridante diris alia paŝtisto, „ni povus trankvile lasi ilin ĉi tie kaj iri en la urbon kaj pigri kiel la skribisto de la reĝo. La ŝafoj gardus sin mem kaj eble eĉ mem detondus la lanon de si.“
Ĉiuj komencis ridi. Gyges staris proksime de ili, li malfermis la buŝon kaj volis voki: „Ĉu vi estas blindaj, ke vi ne vidas min?“ Sed jam post momento li ekpensis, ke li ne faru tion. Li rememoris pri la ringo. En la ringo do certe estas sorĉo. Tial de ĝi elstaras homa okulo. Atenteme li komencis turni la ringon, kaj nun la paŝtistoj vidis lin.
„De kie vi subite aperis? Ĉu vi alflugis per flugiloj?“ Li neis kapskue.
Gyges silentis ruze kaj diris al ili nenion pri la ringo. Li retenis la sekreton por si mem.
Ekde tiu tago li ne plu kurtigis la tempon al si per kantludado je paŝtista fluto. Kiam ajn li turnis la fingroringon kun la ŝtono je la manplato, li fariĝis nevidebla. Nevidebla li povis iri kaj aŭskulti de la paŝtistoj sur la deklivoj, kion ili rakontas al si reciproke. Vespere ĉe la bivakfajro li ridante rediris al ili, pri kio ili parolis.
La paŝtistoj malfermŝiris pro miro la okulojn kaj buŝojn kaj pensis, ke Gyges estas ĉiosciulo.
„Ŝajnas“, diris maljuna paŝtisto, „ke vi vere konas potencan sorĉon. Sed, se vi scias ĉion tion, diru do, kiu ŝteladas el mia grego ŝafojn. Ĉiunokte la du plej junaj paŝtistoj gardas ilin kaj tamen la ŝafoj perdiĝas.“
„Tion mi facile ekscios, kiu estas la fripono“, diris Gyges.
En la nokto Gyges turnis la ringon kaj nevidedebla li ekiris al la ĉirkaŭbaraĵo. Tie sidis la du junaj paŝtistoj kaj gardis la ŝafojn. Ili flustris: „Ĉu vi pensas, ke Gyges ekkonos la friponojn?“
„Tion mi tute ne pensas. Gyges estas fanfaronulo.“
„Ĉu ni do prenu la ŝafojn?“
„Ni prenu ilin.“
La junaj paŝtistoj leviĝis, prenis el la grego la plej grasajn ŝafojn kaj pelis ilin en proksiman kavan vojon. Sur la kava vojo atendis ilin kunaĉetisto, kiu ĉiufoje nokte forkondukis ilin.
Gyges ekkoleris pri la malhonestaj paŝtistoj. Li ŝiris ilin je la hararo kaj komencis trakti ilin per pugnoj. Kaj tiel, kiel li traktis ilin, li traktis ankaŭ la kunaĉetiston.
„Helpon!“ kriis la ektimigitaj ŝtelistoj de la ŝafoj. Ili sentis la batojn, sed ne vidis, kiu disdonas ilin. Ili imagis, ke ili falis en la manojn de malica spirito. Ili delasis de la ŝafoj kaj forkuris en ĉiuj direktoj. Gyges pelis la ŝafojn en la ĉirkaŭbaraĵon, sed ambaŭ junaj ŝafistoj revenis palaj kaj ne povis dormi ĝis sunleviĝo.
La maljuna paŝtisto nombris la ŝafojn kaj je la unua fojo post longa tempo ne mankis iu al li. Li ĝojis kaj tuj iris al Gyges por sciigi tion al li.
„Sed tio ja ne estas ĉio“, diris Gyges, „hodiaŭ nokte mi forpelis de la ĉirkaŭbaraĵo lupon tiel granda kiel ĉevalo.“
Ambaŭ paŝtistoj timis, ke Gyges perfidos ilin. Ili kvazaŭ tremis pro timo kaj kapjesis pri ĉio, kion li rakontis.
La ŝafoj ne plu perdiĝis kaj la famo de Gyges komencis kreski.
„Li scias ĉion“, interpretis lin la paŝtistoj.
„Li estas forta kiel taŭro“, ili gloris Gygeson, „li forpelis gigantan lupon.“
La onidiroj pri la mirindaj agoj de la paŝtisto Gyges disvastiĝis ĝis la reĝo Kandaŭlo. Li vokis lin en la ĉefurbon, por ke li konvinku lin pri sia kapablo.
Gyges derompis bastonon al si, kunprenis pecon da fromaĝo sur la vojon kaj foriris. Je la vespero li ekvidis en la malproksimo la turojn kaj remparojn de la reĝa urbo. „Hodiaŭ mi jam ne plu iros tien“, li pensis kaj ĉirkaŭrigardis kie dormi. Li kunportis al densa arbustaĵo foliojn kaj herbojn, sternis sin kaj ekdormis.
En la nokto vekis lin voĉoj. Li malfermis la okulojn kaj vidis inter branĉoj kaj folioj lumon. Kelkaj viroj pretigis al si ne tre malproksime bivakfajron kaj kverelis pri io. Gyges turnis la ringon, paŝis el la arbustaĵo kaj sidiĝis al al la viroj. Ili ne vidis lin, sed li povis vidi kaj aŭdi ilin.
„Plej volonte mi farus tion ankoraŭ hodiaŭ“, diris iu el ili.
„Hodiaŭ estas en la reĝa burgo bankedo, ĉie estos amaso da homoj. Morgaŭ en la nokto ili ĉiuj estos lacaj kaj dormos profunde. Ni ne povus deziri al ni ion pli bonan.“
„Kaj se estas la reĝa trezorejo tiel granda, kiel oni diras“, dube diris alia.
Gyges aŭskultis ilin kaj eksciis, kun kiuj gardistoj la rabistoj interkonsentiĝis, kie ili povos enpenetri en la palacon kaj kiam. Ili kverelis pri tio, kiun predoparton ĉiu ricevu el la predo. Nur je la matena krepusko ili sternis sin por dormi.
Gyges reiris al la arbustoj kaj satdormis. Matene li vekiĝis kaj la rabistoj estis jam for. Nur la ardetanta bivakfajro montris al Gyges, ke la nokta okazaĵo ne estis sonĝo. Li turnis la ringon, fariĝis videbla kaj ekiris al la reĝa urbo.
„Mi imagis vin pli granda“, diris la reĝo, ekvidante Gygeson, „kaj pli forta.“
„Kiun valoron tio havus por vi, reĝo, se mi estus grandega kaj fortega kaj tamen ne scius, kio okazis hodiaŭ nokte“ respondis Gyges.
„Ĉu vi rolas kiel ĉiosciulo?“ mokis reĝo Kandaŭlo.
„Hodiaŭ en la nokto ekiris rabistoj por elrabi vian trezorejon“, diris Gyges.
La reĝo misfideme observis Gygeson. Tamen li ektimis pri siaj trezoroj. Tial li aŭskultis ties konsilojn.
Je noktomezo venis la rabistoj kun sakoj en la palacon kaj la reĝa gvardio kaptis ilin.
Nun la reĝo jam ne plu mokis Gygeson. Li nomumis Gygeson plej altranga noblulo de la lando kaj reĝa konsilisto kaj jam ne plu lasis lin foriri el la palaco.
Gyges sciigis al la reĝo informojn pri la plej sekretaj interparoladoj, li punis trompojn kaj malkaŝis mensogojn. Sufiĉis, se li turnis la ringon, kaj jen li nevidebla povis penetri tien, kien li volis. Baldaŭ li sciis ĉion, kio okazas en la palaco kaj en la urbo kaj li helpis al la reĝo reordigi misojn. La honestuloj ŝatis Gygeson kaj la malhonestuloj vole nevole orientiĝis je la vojo de la honestuloj, ĉar Gyges povus malkaŝi ilian malsincerecon. Falsaj profetoj kaj nur ŝajne homafablaj hipokrituloj forlasis la reĝolandon. Subuloj ankoraŭ neniam travivis tian justan registaron, kian en tiu tempo, kiam Gyges konsilis la reĝon.
Iunokte Gyges havis viglan sonĝon. Ŝajnis al li, ke paŝas al lia lito figuro en blanka vesto, la spirito de la mortinto, al kiu apartenis la sorĉoringo.
La spirito parolis al Gyges: „Mi ĝojas, Gyges, ke la ringo transiris en bonajn manojn. Mi observis vian konduton kaj neniam vi misuzis la ringon. Tial mi venas por averti vin. Faru vin nevidebla kaj iru al la ĉambro de la reĝo.“
Post tiuj vortoj la spirito malaperis kaj Gyges vekiĝis. Li obeis la mortinton kaj turnis la ringon kaj rapidis al la reĝo. La pordoj de la reĝa ĉambro estis vastege malfermitaj kaj super la morta reĝo kliniĝis la komandanto de la gvardio kun sanga glavo. Li ĵus traboris la reĝon. Ĉirkaŭ la komandanto staris kelkaj el ties amikoj. Ili ĉiuj malamis la reĝon kaj eĉ pli Gygeson.
„Hodiaŭ ni liberigis nin de la reĝo“, diris la komandanto, „kaj morgaŭ ni liberigos nin de Gyges.Ni rakontos al la reĝino, ke Gyges mortigis la reĝon.“
Liaj amikoj konsentis kun la komandanto. Ili enviis la postenon de Gyges kaj esperis, ke ili anstataŭos lin, se la reĝino ĵetos lin en la prizonturon.
La komandanto purigis la glavon kaj volis remeti ĝin en la ingon. Ĉe tio li rimarkis, ke la pinto de la glavo derompiĝis, ke peco de la fero restis en la vundo. Li ignoris tion nur malŝate mansvinge.
Gyges silentis kaj ne videbla reiris al sia lito.
Matene disvastiĝis en la tuta palaco timokrio kaj de buŝo al buŝo flugis la sciiigo: „Gyges hodiaŭ nokte murdigis la reĝon. Li volas propriigi la tronon al si.“
La reĝino lasis alvoki Gygeson.
„Vi estas kulpigata pri krimo“, ŝi diris, „ĉu vi povas senkulpigi vin?“
„Reĝino“, respondis Gyges trankvile, „la reĝon oni murdis per glavo kaj nun la glavo perfidos la murdiston. Ĉiuj viroj en la palaco demetu la glavon antaŭ vi kaj mi pridemandos la fridajn ferojn, ĉu ili scias ion pri la morto de la reĝo. Vi vidos, ke almenaŭ unu glavo parolos.“
Ĉiuj skuis la kapojn pri la parolo de Gyges. Gyges freneziĝis, ili pensis. Kiu jam iam aŭdis, ke glavo parolas?
Sed la reĝino obeis Gygeson. Gyges rigardis ĉiun glavon atenteme. La nobluloj ridetis, ili pensis, ke li nun aŭskultos, kiam glavo komencos paroli. Gyges ekkonis inter la glavoj la glavon de la komandanto kun la derompita pinto. Li montris ĝin al la reĝino, kaj la reĝino ordonis rigardi la vundon. La kuracisto trovis en la vundo pecon da fero, kiu precize adaptiĝis al la glavo de la komandanto de la gvardio. La murdiston tuj kaptis la armita eskorto kaj kondukis lin en la karceron. La famo de Gyges nun eĉ pli kreskis.
Post certa tempo la reĝino edzigis lin kaj li fariĝis reĝo. Li regis saĝe kaj juste. La ringo helpis al li.
Kiam li mortis, ili entombigis lin kun la ringo. Estas domaĝe, ke ni ne scias, kie troviĝas lia tombo.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staré řecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
La tradukita mitokolekto
de Petiŝka:Malnovaj grekaj mitoj
troviĝas en la sekva PDF
korektis Vladimir Türk
PS:
Bonvolu ankaŭ aŭskulti la rakonton kiel mp3-dosieron en la PDF-dosiero kun ligilo al sonregistraĵo,aranĝita de Vladimir Türk.
Jen la retejo en Google drive, farita de ĉeĥaj esperantistoj, tie vi trovos la paroltekstojn de la malnovaj grekaj mitoj kun la ĉeĥaj originaloj kiel mp3-dokumentojn.
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.