Muhammad Ali
La arto de l' personeco
Ne estas necese, ke homo fariĝu konata muzikisto aŭ sukcesa profesia boksisto aŭ bona advokato. Sed ĝi estas por ĉiu homo malhavebla peni pri bona kaj pozitiva evoluo de sia personeco kaj labori je si. La sukceso de vendisto tre dependas de sia personeco. Se li estas malafabla kaj malsimpatia, la potenciala aĉetonto verŝajne lasos la fingrojn de la aĉeto. Sed ofte aĉetas homoj aĵojn, kiujn ili tute ne volis aĉeti, ĉar la vendisto faris tiom simpatian kaj konfidindan impreson.
Ekzistas kvar kategorioj de la personeco: la juglando-personeco; la bakpruno-personeco, la granat-personeco, do dura frukto, kiu kaj interne kaj ekstere estas dura, kaj la vinbero-personeco. La juglando-personeco havas duran ŝelon kaj molan kernon. Per tio estas karakterizataj homoj, al kiuj malfacilas proksimiĝi. Sed, se oni sukcesis pri tio, oni estos rekompencata per mola kerno.
La bakpruno-persono havas molan ŝelon, sed duran kernon. Tiuj homoj estas tre supraĵaj. Unue oni estas tre ravata de ili, sed sed se oni pli konatiĝas al ili kaj rigardas post la fasadon, oni rimarkas tuj, ke ili ne estas tio, kion ili asertas esti.
La granatoj kaj laŭaj personoj havas duran kernon kaj same tiom duran ŝelon. Ili zorgas nur pri la propra bonfarto kaj apenaŭ amikiĝas kun iu.
La vinbero-personoj estas kaj ene kaj ekstere molaj, eĉ la kernoj estas ĝueblaj. Se oni metas korbon kun fruktoj sur la tablon, oni jam vidas, ke la vinberoj estas la plej alloga frukto. Se oni ofertas al iu frukton el tiu korbo, kaj li povas elekti inter piroj, pomoj, oranĝoj, persikoj, granatoj kaj vinberoj, la plimulto de la homoj prenos la vinberojn. Vinberoj estas la plej ŝatataj fruktoj.
Ne estas necese, ke homo fariĝu konata muzikisto aŭ sukcesa profesia boksisto aŭ bona advokato. Sed ĝi estas por ĉiu homo malhavebla peni pri bona kaj pozitiva evoluo de sia personeco kaj labori je si. La sukceso de vendisto tre dependas de sia personeco. Se li estas malafabla kaj malsimpatia, la potenciala aĉetonto verŝajne lasos la fingrojn de la aĉeto. Sed ofte aĉetas homoj aĵojn, kiujn ili tute ne volis aĉeti, ĉar la vendisto faris tiom simpatian kaj konfidindan impreson.
La vinbero-personoj estas kaj ene kaj ekstere molaj, eĉ la kernoj estas ĝueblaj. Se oni metas korbon kun fruktoj sur la tablon, oni jam vidas, ke la vinberoj estas la plej alloga frukto. Se oni ofertas al iu frukton el tiu korbo, kaj li povas elekti inter piroj, pomoj, oranĝoj, persikoj, granatoj kaj vinberoj, la plimulto de la homoj prenos la vinberojn. Vinberoj estas la plej ŝatataj fruktoj.
Tio estas saĝo, kiun vi legas ĉi tie. Vi ankoraŭ neniam aŭdis tion? Vi ankaŭ ne aŭdos ĝin aliloke.
PS:
El la libro
MUHAMMAD ALI
More than a hero
Vivosaĝoj de legendulo
kolektitaj kaj surskribitaj de lia filino Hana
Sign-in to write a comment.