Muhammad Ali
Mallonga parolado

Mi komprenis rapide, ke ĝojigas la plej multajn homojn, se ili posedas ion, kion aliaj ne povas havi. Se ni sekvas al la reguloj de Dio kaj la religio, ni lernas el tio, ke ni deziru al niaj kunhomoj la samon, kion ni deziras al ni mem. Mi ne sentas feliĉon aŭ kontentiĝon pri tio veturi en Rolls Royce kaj loĝi sur monto, se mi scias ke miaj kunhomoj samtempe malsatas kaj almozpetas ion por manĝi.

Mi estas la mondoĉampiono, sed mi ne sentas diferencon inter mi kaj miaj normalaj adeptoj. Mi ankoraŭ nun iras tra la gettoj, respondas la demandojn de la homoj kaj kisas iliajn bebojn. Mi forgesos mian devenon kaj miajn adeptojn kaj amikojn neniam.

tradukis Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/