Hans-Georg Kaiser
Hororo de tago sen okazaĵo
Je tiu loko je la 15-a de majo
en la jaro 1785 okazis tute nenio.
Do eĉ ne iuj dormemaj vulpoj
diris bonan nokton reciproke.
Neniu prironĝita homosto
montriĝis sur plado de la restoracio
„Buĉisto Hamann & filoj.“
Neniu urso volis ŝteli mielon
en la magazeno „Domo de mil aĵoj“.
Neniu transveturigita erinaco
postrestis sur la foirplaco
por peti pri lasta pelvo kun lakto.
El neniu kulo fariĝis elefanto
kaj la urbestro eĉ ne promesis
la bluan de la ĉielo al siaj balotontoj.
Neniu mortis kaj neniu naskiĝis
aŭ aŭdis la lastan pafon,
estis tago, en kiu malĉeestis
la historio kaj la bulvardaj gazetoj
tute.
La Tago sen okazaĵo eĉ ne disponigis
iujn vagabondojn aŭ judojn,
kiuj oni povus rosti sur rostkradoj
pro tro da enuo kaj tro da naŭzo
kontraŭ ĉio fremda.
Se almenaŭ onjeto Fibuŝ estus estinta
falonta sur elmetita banano
de iuj malicaj buboj. Sed ve,
eĉ tio ne okazis!
Tiaj tagoj estas nur malfacile elteneblaj,
ĉar la senokazeco la karajn homojn
eĉ pli timigas ol la hororo de l' vakuo.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.