Cezar
Falsitaj bov- kaj porkoviandoj
(ĉifoje per aldono de ĉevalviando)
Vivu la morta ĉevalo,
ĉar ĝi ebligas kromprofitojn!
Vere bona ĉevalo,
estas nur morta ĉevalo.
Do ne miru, se troviĝas sur herbejoj
malpli kaj malpli da ili.
La ĉevalaj gregoj perdiĝis
en pork-aŭ bovomiksaĵoj
ruze kreitaj de la nutraĵindustrio,
ĉar oni ne atendis tian impertinentaĵon.
Sed ne tro ekscitiĝu,
ankaŭ en aŭtoj
troviĝas ĉevalfortoj.
La ĉevalo estas utila
por multaj aferoj:
jam Karlo Marks kritikis,
ke en la pano de la orienta Londono
estas kio ajn, nur ne pano,
do kial ne ankaŭ ĉevalobuletoj?
Novaj nutraĵaj produktoj
vigligas la merkaton;
tial mi proponas al la nutraĵindustrio
la kreadon de tute nova kokinsupo.
Ni nomu ĝin: "La henanta kokido".
Sign-in to write a comment.