Martin Suter
La elĉerpiĝ-sindromo de Verder


Ĝis nun Verder simple estis en streso. Tute stresata. Kiam li paŝis en ĉambron, ĝi komencis vibri. Kiam li iris tra koridoro, ekflagris la notfolietoj sur la korktabuloj. Kaj ĉiun minuton, kiun li dediĉis al afero, li ŝtelis de alia. La stresa celebrado de Verder eble estis la plej altkvalita de la entrepreno. Eble eĉ interne de la akcia societo.

Sed la elĉerpiĝ-sindromo kaptis sinjoron Verder tute neatendite. Lin! Spite al ties flarnazo pri aktualaj tendencoj! Dum li ankoraŭ lasas kvazaŭ vipe instigi sin de la streso al la plej altaj laborrezultoj, la avangardo sidas jam kun senesprima vizaĝo kvazaŭ lamigite ĉe sia skribotablo, sentas sin elĉerpita kaj tute elbruligita.

Kaj li, la idioto, rigardas la streson ankoraŭ stimulo, dum la lanĉistoj de tendencoj el la gvida personaro jam delonge disrompiĝas je ĝi.

Ankoraŭ neniam en sia vivo li sentis sin tiel hieraŭa. Je la unua fojo li konscie perceptis ĝin, kiam Grieder jam troviĝis en centro de medicina rehabilitado. Guste tiu kvindek-horoj-kaj-ne-minuton pli-Grieder, kiu ĉiam ankoraŭ ne venis aŭ jam foriris, kiam Verder venas aŭ foriras.

Tiu Grieder iutage ne aperas en la laborloko, kaj en la teama mitingo oni flustras respektoplene: „Burn out“ (elĉerpiĝo). Unue Verder pensis, ke temas pri speciale ekskluziva forpermesa destinejo: „Grand Hotel Elĉerpiĝo“, la Elĉerpiĝ'-atolo aŭ "Elĉerpiĝ'-pensio" de Marta, kaj li jam ĉagreniĝas, ke Grieder povas permesi tion al si kaj tempe kaj finance. Sed baldaŭ klariĝas al li, ke temas pri malsano, kaj li kvazaŭ perfortas sin por meti sian vizagon en kunsentemajn sulkojn.

Post la entreprena mitingo li guglas interrete kaj konstatas ŝokite, ke la elĉerpiĝ-sindromo estas la sekvo de tro da engaĝo. Ĉe Grieder, ĉu?!

La elĉerpiĝ-sindromon suferas homoj, kiuj vivas por sia laboro. Tiuj, kiuj supozas, ke ili laboras pli ol iliaj kolegoj kaj estas malhaveblaj en la entrepreno. Ankaŭ Grieder, ĉu? Malhavebla en la entrepreno, ĉu?

En la antaŭĉambro li rimarkas sinjorinon Kajzer, kiu kutime havas sencon pri humuro: „Ĉu vi scias de kio oni povas ricevi la elĉerpiĝ-sindromon? Pro tro da engaĝo.“

Ŝi respondas: „Mi scias, la kompatinda sinjoro Grieder.“ Kvazaŭ oni honoris lin per la „Purple Heart“ (per la ordeno Viola Koro).

Ekde nun Verder tuj komencis transiri kvazaŭ glite de la stresiteco en la elĉerpiĝon. Li eĉ ne devas ŝajnigi la korpajn simptomojn. Senti sin matene lacigite kaj ne satdorminte, suferi je dormĝenoj, je inkuboj, je kortremado, je tro alta sangopremo, je muskolaj streĉitecoj, ĉu? Tion li ĉion havas mem en la repertuaro. Li nur ignoris la simptomojn ĝis tiam, flankenŝovis ilin, kiel neeviteblajn apudefikojn de lia ĉiutaga dozo da streso.

Sed nun, kiam temas pri la avanco el la stresligo en tiun de la elĉerpitoj, li komencas celite suferi je la simptomoj. Je la pli agrablaj – pli da alkoholo ol antaŭe, akcelita pezkresko – kaj pro la pli tiklaj digestaj problemoj kaj problemoj enlite.

Post kelkaj semajnoj Verder tute alpropriigis la simptomojn: senton pri interna vako, trolaciĝsenton, senutilecon, pesimismon, senhelpemon, senmotivemon, senintereson. Ĉion laŭ butonpremo.

Nun li laboras plu nur je la subita senkaŭza plorado.



tradukis Hans-Georg Kaiser

el la satira rakontaro „Ripozi“ La biznisklaso ferias. Temas pri la rakonto:„Das Burn-out-syndrom von Werder“

lingve kontrolis Vladimir Türk

Gloso: Purple Heart


https://cezartradukoj.blogspot.com/