Martin Suter
Lindner
offline


La somerajn feriojn Lindner volas uzi por iom reordigi sian geedzecon. Li devas rebonigi diversajn aferojn. Tridek semajnfinojn eksterdome. (La statistiko estas de lia edzino Ĵanet.) Aldone ne statistike redonita kvanto da 'Komencu-jam-foje-sen-mi', kelkaj dekoj da 'Jen-certa-afero-interŝoviĝis' kaj simile multaj 'Mi-esperas-ke-vi-ankoraŭ-ne-kuiris'. Plus la privata regalo de la geedzoj Landmann, ĉar li forgesis ĝustatempe atentigi ŝin pri la glutenalergio de sinjorino Landmann. (Ŝi kuiris ses diversajn memfaritajn pastaĵojn). Plus la afero pri Patricia, pri kiu Ĵanet scias ja nenion, sed ĉu ŝi divenas ion?

Sinjoro Lindner do surprizas la familion per offline-ferioj. Lia asistantino organizis por ili ferian domon je la postaĵo de l' mondo. Pli precize dorsflanke de Palma de Mallorca. Bieno kun sunenergio kaj ekologia naĝejo, sed sen telefonkonekto. Dudek lastajn Cherokee-minutojn for de la plej proksima provinca urbetaĉo.

Ĵanet senvortas perplekse. Tute male al Ĵoel (9) kaj Jasmin (7), kiam ili ekscias, ke „offline“ signifas ankaŭ: sen MP3, sen gameboy kaj sen televidilo. Janet retrovis sian parolpovon nur tiam, kiam Linder klarigis, ke „elektronike libera“ signifas ankaŭ sen laptopo kaj sen poŝkomputilo Palm, kaj ke ankaŭ la poŝtelefonoj restadu hejme. „Ankaŭ mia poŝtelefono, ĉu?“ ŝi demandas ŝokite.

La penso, ke Lindner dum siaj ferioj ne havos kontakton al la firmao dum du semajnoj, estas kompreneble absurda. Dum Ĵanet antaŭtagmeze per aŭto faras aĉetojn en la tienda de la plej proksima loko, li restas hejme, kun la preteksto, ke li volas pli bone konatiĝi al la infanoj, kaj tiam li verkas siajn faksojn. Posttagmeze li veturas al la tienda kaj aĉetas la gazetojn de la antaŭa tago. Ĉe tiu okazo li sendas siajn faksojn kaj kunprenas tiujn, kiuj alvenis por li. Li ne estas la ununura, kiu uzas la servon de filino Pilar de l' tienda-posedanto. Ĉeokaze li devas atendi dum sufiĉe longa tempo ĝis aliaj estas priservitaj, sinjoroj en somervestoj, kiuj same ferias „offline“.

La koncepto estas sukceso. Sinjoro Lindner flegas sian geedzecon sen neglekti pro tio sian firmaon. Sed je la antaŭlasta tago de la ferioj, kiam li transprenis pro urĝa fakso ankaŭ la matenajn aĉetojn de Ĵanet kaj vespere traserĉas pro la faksrespondo la enhavon de la skatolo kun la surskribo „Lindner“, li ekvidas la sekvan tekston: „Ve, karulineto, kiel mi transvivu matenon sen via matena fakso? Ĉu vi ne povis eskapi de li? --- Karlo.“

Unue li pensis, ke Pilar eraris pri la skatolo. Sed jen li rimarkis, ke la linioj estas senditaj al Ĵanet Lindner.


tradukis Hans-Georg Kaiser
el Martin Suter: „Ripozi“ La biznisklaso ferias. Temas pri la rakonto: „Lindner offline“.

Lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/