http://popularscienco.blogspot.de/2013/02/la-plej-maljuna-sauro-de-l-mondo.html



La plej maljuna saŭro de l' mondo:

Nyasasaurus parringtoni


Jen la Metuŝelaĥo inter la saŭroj. Ĝi vivis jam antaŭ 243 milionoj da jaroj sur la superkontinento Pangeo. Tial ĝi estas pli maljuna ol ĉiuj aliaj ĝis nun konataj specokunuloj. Tion konkludas usonaj esploristoj, post kiam ili analizis la ostojn el Tansanio. La fosiliojn de niasasaŭro, kiu estis du ĝis tri metrojn longa, estis elfositaj jam en la jaro 1930 p.K. Sed nur nun sciencistoj analizis per modernaj metodoj la ostojn, kiuj estis konservataj en la Naturhistoria Muzeo de Londono. Laŭ tio, kion raportis la esploristoj en la fakĵurnalo Biology Letters, vivis la 20 ĝis 30 kilogramojn pezaj saŭroj dum la triaso, en la unua periodo de la mezozoiko.En tiu tempospaco de 252 jarmilionoj ĝis 201 jarmilionoj antaŭ Kristo evoluiĝis sur la superkontinento Pangeo preskaŭ ĉiuj reptiliaj grupoj kaj ankaŭ la unuaj mambestoj. (laŭ OVZ)