Hans-Georg Kaiser
Neĝoreĝo
Bonan matenon, sciuro,
rigardi vin estas plezuro!
Vi en alta neĝ' saltadas,
kiam hom' kun peno vadas.
Reĝo de la neĝ' vi estas
kaj la vintron vigle festas.
Dum nutrejojn vi kontrolas,
vi ridige drole rolas.
Sciuro saltanta en neĝo
Sendita de euronews je la 17-a de januaro en 2016
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sendita de euronews je la 17-a de januaro en 2016
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.