Hans-Georg Kaiser
Balkona alvoko

„Venu al mi,
venu al mi,
de tie do vi.

Venu tra l' pordo,
laŭ pli alta ordo,
al mamzona bordo.

Venu al mi,
venu do vi,
atendas vin mi.“

Tion pensas ni,
sed ne ŝi.
Ŝi pensas
pri Franci'.


PS: La foto estas de „brusselslife“, ĝi montras teatran balkonon kun tri mamzonoj en la koloroj de la franca flago, solidare al Parizo post teroratako.

PSS:

La foto estas de
www.facebook.com/brusselslife

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/