Pri la magio de nova komenco

novjara saluto al niaj legantoj

Ĉiuj fotoj estas de Hans-Georg Kaiser, sed la instigaj pensoj de aliaj.


Kaj subite vi scias:
Estas la tempo
komenci ion NOVAN
kaj fidi pri la sorĉo
de la komenco.

Majstro Eckhart




Ŝanĝu de tempo al tempo
la lokon de via restado!
Via animo volas elkreskigi
novan ŝoson.

Karl Gutzkow


Via estonteco estos tio,
al kio vi volas fari ĝin.
Estonteco estas voli.

Dalai-lamao


En tempoj, kiuj
portas la ĝermon de estontecaj
decidoj en si,
oni devas lasi nin solaj.

Franz Herwig

Faru tion, pri kio vi scias,
ke ĝi estas ĝusta.

Indiĝena saĝo en Ameriko


Nenio estigas pli da paco
ol farita decido.


Charles Maurice de Talleyrand

Se la vento de ŝanĝiĝoj blovas,
kelkaj konstruas murojn kaj
la aliaj ventmuelilojn.

El Ĉinio

La ideala tago
venos neniam.
La ideala tago estas hodiaŭ,
se ni faros ĝin tia.

Horaz


Nur tiuj, kiuj kuraĝas

fiaski en granda stilo
povas havi ankaŭ sukceson
en granda stilo.

Robert F.Kennedy


Nenio estas tiel freŝiga,
kiel kuraĝa paŝo
trans la proprajn limojn.

Keith Haring



La sorto metas nokton ĉirkaŭ nin

kaj donas al ni nur torĉojn
por la sekva vojo,
por ke ni ne afliktiĝu
pri la abismoj de la estonteco
kaj pri la distanco ĝis la celo.

Jean Paul



Ankaŭ el ŝtonoj,

kiujn oni metas al ni sur la vojon,
oni povas konstrui belan.

Johano Lupiro de Goeto

---
La plej granda sukceso,
kiun homo povas atingi,
estas povi vivi laŭ siaj propraj imagoj.

Christopher Morley



Oni bezonas iom da fantazio,

kaj ĉiuj seruroj malfermiĝas.

Barono de Munkhaŭseno

Kien ni do iras?
Ĉiam hejmen.

Novalis

Sciu, ke vi estas dua malgranda mondo
kaj ke Suno kaj Luno estas en vi mem,
kaj same la steloj.

Origeno



La komenco de pli grandaj okazaĵoj
– kiel la komenco
de grandaj riveroj –
ofte ne frapas la atenton
kaj malgrandas.

Jonathan Swift

Kien ajn vi iras,
iru kun via tuta koro.

Konfuceo

Karaj legantoj,

Dorothea& Hans-Georg Kaiser
deziras al vi

bonan novan jaron
kun multe da feliĉo kaj sano,
kaj kun bonaj komenco kaj fino!

https://cezartradukoj.blogspot.de/