Mathias Wedel
Dankon! Dankon!
(el la gazeto "Nova Germanio", 23.12.2003)
La dankemo de la orienta loĝantaro en Germanio estas ankoraŭ nun tre nekontentiga. Orientaj germanoj simple ne povas diri: Dankon! Speciale mia filino ne povas diri dankon.
En la antaŭa Kristnasko ŝi diris al ŝia avino, kiu evidente tre lante kunfaldis la donacpaperon: "Avino, kial vi eĉ nun restadas ankoraŭ?"
"Jes", mi diris tre emfaze, "via avino atendas ankoraŭ karan malnovan vorteton."
Nun la junulino, kiu jam preskaŭ plenkreskiĝis, pripensis la aferon kaj fine ŝi demandis:"Kial oni nun jam devas diri eĉ 'bonvolu', por ke ŝi foriru?"
Avino estis tre proksima larmadon. Kaj tio ja devas veki agresivajn sentojn ĉe la sekva generacio.
"Nu jes, mi jaaaaaaaa ĝooooojis pri la multaj donacoj!" la vizaĝo de avino heliĝis - tuj ĝi aperos, la vorto, kiu varmigas korojn!
"Sed", la filino aldonis nur - kaj en tiu momento mi devintus interrompi ŝin, sed mi estis ne sufiĉe rapide, mi fiaskis denove - "en ĉiu minuto malsatmortas en la mondo tridek infanoj. Kaj kion faras vi, avino? Vi alportas ĉi tien tiun "bonstataĉan rubaĵon, tio estas ja vomiga!"
Ĉu vomiga? Kiu konas mian filinon, scias, ke ŝi tion ne opinias tiel. Ŝi eĉ opinias tion tute alie, ja male. "Tio vomigas min" estas ŝia kutima maniero diri dankon. Oni devas pensi foje ankaŭ pri la komplika psiko de tia juna homo. Kaj tamen ŝi ne batis la avinon je Kristnasko. Sed ŝi ŝiris la ĵus ricevitan retikulon de la tablo: "Farite en Tajvano! Avino, ĉu vi ne hontas... unue vi faris tiujn homojn sklavoj de via grandsinjora raso, kaj nun..."
Avino malfermis la buŝon kvazaŭ ŝi volus kontraŭdiri ion. Eble ŝi volis diri, ke ŝi nur dum ok semajnoj estis en la „Ligo por Germanaj Knabinoj", kaj jam pro tio ne povis konsiderinde kontribui la Duan Mondmiliton. Sed ankaŭ tio ne helpus al ŝi.
"Kaj nun vi sklavigas tiujn admirindajn homojn per tio, ke vi devigas labori ilin por malkaraj produktoj de via kristnaska merdo!"
Mi rapidis en la kuirejon, por alporti brandon por avino. Malica silento aŭdeblas el la loĝoĉambro.
Tiam avino vokas: "Envenu kaj ne kaŝu vin en la kuirejo. Mi volas, ke vi kiel patro aŭskultu, kion mi tuj diros al via filino!" Tremante mi eniris denove en la lumbrilon de la donaca tablo. Avino nun tuj montros al mi, kion fari kontraŭ la sendankemo. Eble ŝi diros, ke ŝi en la unua Kristnasko post la milito jam estus estinta feliĉa pri kaptuko el la pieda ĉifono de soldato ĉe Stalingrad. Tion avino tiam tamen ne diras. Avino diras: "Kristnaska merdo - nu bone, sed malkara produkto??? Malkara vi nomas tiun retikulon? Infaneto, tio estas ledo de bovo!"
"Ledo de bovo?" ekhurlis la filino kaj ĵetiĝis planken. "Senkulpa besto devis lasi sian vivon kaj suferi, por ke vi povu ĵeti tiun putinaĉan retikulon al mia kolo! Mi ne povas kapti tion en mia kapo!"
Tio estis antaŭvidebla. Unue la malsatmortaj infanoj, poste la viktimigitaj bovoj- tiel tio ĉiam estas, se mia filino diru iam dankon.
Antaŭ ne longe ŝi havis sian naskiĝtagon. Mi donacis al ŝi 50 eŭrojn. Pro simpleco mi tuj ĝiris la sumon al militantaj bestprotektantoj. "Nu, mi tre dankas al vi!“ diris ofendiĝeme mia filino.
Nu, bonvolu, kion postuli plu de ŝi, ĉu?
tradukis Cezar
Sign-in to write a comment.