http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-kristnaska-vant-rimpoemo.html



Cezar
Kristnaska vant'


Jen murmurad' de l' publikum'
flatata de l' pastor'.
Kristnaska pompo laŭ Brabant',
orlumo por favor'.
Kristnaska kant', orgena vant'
kun haleluja ĥor'.

Jesuo vagas tra la mond'
kun vundo en la kor'.