Kelkaj viroj, speciale de la speco, kiuj ne ŝatas sentimentalecon, havas fortan antipation kontraŭ Kristnasko. Sed almenaŭ unu Kristnaskon en mia vivo mi efektive tenas en tre bona memoro. Estis la kristnaska vespero de la jaro 1908 en Ĉikago.
Mi venis komence de novembro al Ĉikago kaj oni diris tuj al mi, kiam mi informis min pri la ĝenerala situacio, ke venos la plej kruela vintro, kiun povus ebligi tiu jam por si mem sufiĉe malagrabla urbo. Demandinte, ĉu mi bonŝancus kiel kaldronforĝisto, oni diris al mi, ke kaldronistaj forĝistoj ne havas bonŝancon, kaj kiam mi serĉis iun almenaŭ iomete akcepteblan dormlokon, ĉiu estis tro multekosta por mi. Kaj tion spertis multaj en tiu vintro de la jaro 1908 en Ĉikago, el ĉiuj profesioj.
La vento blovis abomene el la direkto de la Miĉigan-lago, dum la tuta decembro, kaj fine de la monato finigis eĉ kelkaj el la grandaj buĉistaj entreprenoj la laboron kaj ĵetis tutan torenton da senlaboruloj sur la fridajn stratojn.
Ni trotis dum taglumo tra ĉiu urbokvartalo kaj despere serĉis etan laboron kaj ĝojis, se ni vespere povis trovi lokon en eta, per lacaj homoj plenŝtopita gastejo en la buĉfabrika kvartalo. Almenaŭ estis varme tie, kaj ni povis sidi trankvile. Ni sidis tiom longe, kiom iel eblis, kun unu glaso da viskio, kaj ni ŝparis la tutan tagon por tiu ĉi unu glaso da viskio, kiu krome inkludis la varmon, la bruan kulison kaj la kamaradojn, ĉion, kio je espero ankoraŭ ekzistis por ni.
Tie ni sidis ankaŭ je la krisnaska vespero de tiu jaro, la gastejo estis eĉ pli plenŝtopita ol kutime, kaj la viskio enhavis eĉ pli da akvo kaj la publiko estis eĉ pli malesperiĝinta ol kutime. Estas kompreneble, ke nek la publiko nek la gastejestro fariĝas festhumoraj, se la sola celo de la gastoj estas kun glaso elteni tutan nokton, kaj se la ĉefa tasko de la gastejestro estas elkonduki tiujn, antaŭ kiuj staras jam malplenigitaj glasoj.
Sed ĉirkaŭ la deka vespere envenis du aŭ tri uloj, diablo sciu, de kie, kiuj havis dolarojn en la poŝoj, kaj tiuj invitis ĉiujn ĉeestantojn trinki kelkajn kromglasojn, ĉar estis ja Kristnasko kaj sentimentaleco kvazaŭ ŝvebis en la aero. Post kvin minutoj la tuta gastejo tute ŝanĝiĝis.
Ĉiuj ekiris por ricevi pluan viskion (kaj ĉiu nekredeble skrupule atentis pri tio, ke oni tute precize enverŝu), oni kunŝovis la tablojn kaj petis frostotreme aspektantan knabinon, ke ŝi dancu Cakewalk-on, kaj ĉiuj aliaj festpartoprenantoj manfrapis la takton. Sed kiel mi diru tion, eble la diablo havis siajn nigrajn manojn en la ludo, ĉar festohumuro ne volis ekesti.
Jes ja, je la festo tuj dekomence gluiĝis io rekte malica. Mi pensas, ke estis la devigo devi akcepti la donacojn, kio tiom ekscitis ĉiujn. Oni ne per afablaj okuloj rigardis la donacintojn. Jam post la unuaj glasoj de la eldonita viskio oni faris la planon aranĝi laŭregulan aŭtentikan transdonadon de donacoj, por diri tiel: donacadon laŭ granda stilo.
Ĉar abundo da donacoj ne estis je dispono, oni volis donaci ne vere multekostajn donacojn, sed prefere tiajn, kiaj konvenas por la donacoricevontoj, kaj kiuj eble havas eĉ kaŝitan sencon.
Tiel ni donacis al la gastejestro ĉampanujon kun kota neĝakvo de ekstere, kie tiumomente estis sufiĉe da ĝi - por ke lia viskio ne elĉerpiĝu ĝis Nova Jaro. Al la kelnero ni donacis malnovan malfermitan ladoskatolon, por ke li havu almenaŭ unu decan servicopecon, kaj al la knabino, apartenanta al la gastejo ni donacis poŝtranĉilon kun difektitaj eĝoj, por ke ŝi almenaŭ povu forgrati la pudrotavolon de la pasinta jaro.
Ĉiujn ĉi donacojn la ĉeestantoj, eble nur kun la escepto de la donacoricevintoj, aplaŭdis provoke. Kaj tiam venis la tempo por la plej granda amuzo.
Estis ja viro inter ni, kiu kun certo iel estis tikla. Li sidis ĉiuvespere ĉi tie. Kaj personoj, kiuj spertis pri tiaj aferoj, supozis povi aserti kun certo, ke kiom ajn indiferenta li ŝajnigis sin, li devas havi certan neskueblan evitemon kontraŭ ĉio, kio nomiĝas polico. Ĉiu homo povis vidi, ke li sentas sin neoportuna en sia haŭto.
Por tiu ĉi viro ni elpensis ion tute specialan. El malnova adreslibro ni elŝiris kun la permeso de la gastejestro tri paĝojn, sur kiuj troviĝis amaso da policejoj, volvis ilin zorgeme en gazeton kaj transdonis la donacon al nia viro.
Ekestis granda silento, kiam ni transdonis ĝin. La viro metis la paketon heziteme sur la manojn kaj rigardis supren al ni kun iom pala rideto. Mi rimarkis, kiel li palpis perfingre por ekscii jam antaŭ la malfermigo, kio povus estis en ĝi.
Sed poste li rapide malfermis ĝin.
Kaj nun okazis tre stranga afero. La viro ĝuste fingrumis je la ŝnuro, per kiu „la donaco“ estas kuntenata, kiam li ĵetis ŝajne senatentan rigardon sur la gazetfolion, en kiun ni volvis la interesajn adreslibrajn paĝojn. Sed tiumomente lia rigardo jam ne plu estis sen atento. Lia tuta magra korpo (li estis tre longa) kvazaŭ kurbiĝis ĉirkaŭ la gazetpaĝon, li klinis sian vizaĝon profunde sur ĝin kaj legis.
Neniam, nek antaŭe nek poste, mi tiel vidis legi homon. Li fakte avide voris la legatan. Kaj poste li rigardis supren. Kaj je plia fojo mi vidis neniam antaŭe nek poste viron, kiu tiel jubilege rigardis kiel tiu viro.
„Jen mi legis ĵus en la gazeto“, li diris per grakanta pene trankviligita voĉo, kiu troviĝis en ridinda kontrasto al lia ĝojega vizaĝo, „ke la tuta afero estas simple klarigita jam delonge. Ĉiu viro en Ohio scias, ke mi havis nenion komunan kun tiu afero.“ Kaj poste li ridis.
Kaj ni ĉiuj, starante mirigite ĉe li, atendinte ion tute alian, komprenis preskaŭ nur tion, ke la viro estis kulpigita pri io, kaj ke li intertempe, kiel li ĵus eksciis el la gazetpaĝo, estis rehabilitita, ni komencis subite kunridi plengorĝe kaj preskaŭ elkore, kaj tial venis granda svingo en nian aranĝon, la stranga amareco estis tute forgesita, kaj fariĝis ankoraŭ bonega Kristnaskofesto, kiu daŭris ĝis la mateno kaj kontentigis ĉiujn.
Kaj dum tiu ĝenerala kontentiĝo, kompreneble jam tute ne plu gravis, ke tiun gazetpaĝon ne elserĉis ni, sed Dio.
tradukis Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Hans-Georg Kaiser club has replied to MariaSign-in to write a comment.