LA BRIKOFARISTO
kontraŭmilita kaj kontraŭkapitalisma gazeto
fine de la Unua Mondmilito
Krepuskiĝas la mateno
La unua "briko" el septembro en 1917
eldonejo: "La brikofaristo" Munkeno 23
I La brikofaristo: Krepuskiĝas la mateno
II Citaĵoj el la gazeto "Brikofaristo"
III Ret Marut: Estu volo (praversio)
IV Ret Marut: Kiel movi la amason?
V Seiwert-Marut: Sep vizaĝoj de la tempo
VI F.W.Seiwert: La profitoj kreskas, la homoj falas
VII Ret Marut: La memulo
VIII Percy Bysshe Shelley: Ozymandias (tradukis Ret Marut)
IX Erich Mühsam: Kie estas la brikofaristo?
VIII Percy Bysshe Shelley: Ozymandias (tradukis Ret Marut)
IX Erich Mühsam: Kie estas la brikofaristo?
La unua "briko"
„La brikofaristo“ estis la ununura kontraŭmilita gazeto, kiu ekzistis en Germanio antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, eldonita de Ret Marut, kiu kiel serĉata ŝtatkrimulo nomiĝis post "sia fuĝo pro kuloj": B. Traven.
La krimo de Marut estis, ke li batalis kontraŭ la milito kaj kontraŭ koruptega socialdemokrata registaro, kiu murdis helpe de la socialdemokrato Noske kaj de aliaj reakciuloj laboristojn kaj revoluciulojn. La devizon donis Noske, kiu diris,"ke unu el ni devas esti la sangohundo" .
Marut laboris en la komitato de la konsilia respubliko de Bavario (Baiern) kiel cenzuristo flanke de Gustav Landauer. Post la falo de la "Ruĝa Respubliko" li estis arestita kaj fuĝis laŭdire en la vestoj de ino la unuan de majo en 1919. Miloj de homoj post la falo de la "ruĝa respuliko" tie estis murditaj. En la biografio de Chris Hirte pri Erich Mühsam, jen aktiva partoprenanto en Munkeno, mi trovis la bildon kun la mitralo el tiu tempo, kiu troviĝis en la postlasaĵo de Mühsam. Mühsam estis unu el la unuaj, kiuj supozis, ke Marut estas Traven.
Maldekstre Oskar Maria Graf, fama bavara verkisto, el kies romano "Bolwieser" reĝisoro Fassbinder faris bonegan filmon, en la fono Irene Mermet, batalkunulino de Marut, kiu ankoraŭ en Meksiko estis lia amikino, antaŭ ŝi staras nekonato, kiu aspektas kiel Fiete Jansen, juna komunisto, kiu partoprenis en komunista ribelo en Hamburgo flanke de Thälmann, (sed mi ne certas, ĉu li vere estas Jansen). La dua dekstre estas Ret Marut, kiu neniam eliris sen bantkravato, eĉ ne en la batalon, kiel oni vidas ĉi tie, dekstre apud li Max Hoelz, Robin Hood el la regiono de Vogtlando, kiu estis forminta post la hombuĉado en Bavario ruĝan armeon. Supozeble la foto ekestis ankoraŭ en la jaro 1919. Hoelz iris al Sovetunio, tie lia spuro perdiĝis, ĝis oni trovis lin tie pafmortita en rivero. Certe li estas viktimo de la stalinista teroro.
Brikofaristo II
B.Traven-retejo
Der Ziegelbrenner
Brikofaristo II
B.Traven-retejo
Der Ziegelbrenner
Sign-in to write a comment.