Hans-Georg Kaiser: Elfreĝo (pentraĵo)



GOETO
ELFREĜO


tradukis Grabowski


Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l' vet'?

Tio estas la patro kun sia filet'.
La infanon li bone per brak' ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l' brusto lin tenas.

"Kial kaŝas, filet', la vizaĝon vi time?" --

"Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron'?"
"Mia filo, ĝi estas nebula nur zon'!"

"Infaneto amata, ho venu al mi!

La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj".

"Ĉu vi tute ne aŭdas, ho mia patreto,

Kion al mi promesas elfreĝ' en sekreto?"
"Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli".

"Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:

Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform',
Balancante, kantante vin lulos al dorm'".

"Ĉu ne vidas vi tie, patret' mia kara,

De elfreĝo filinojn en loko malklara?"
"Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize".

"Mi vin amas, belul', vin posedi deziras,

Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!"
"Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l' kor'!" --

Frostetremas la patro, akcelas rapidon,

En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma en kort':
En la brakoj infanon pacigis la mort'.



Fotoalbumo ELFREĜO (de Hans-Georg Kaiser)

GOETO
ELFREĜO


trad. Kaloĉaj


Kiu rajdas tra l' nokt' kaj vent' sub nub'?

Ĝi estas patro kun sia bub'.
Li premas filon per brak' al sin'
kaj firme, varme li tenas lin.

Filet', vi kial vin kaŝas kun trem'?

Patret, ja venas elfreĝo mem!
Elfreĝ' kun krono, trenaĵ' post li! --
Filet', ĝi estas nebul-stri'.

"Ho venu do, infan', kun mi!

Tre belajn ludojn ludos nun ni.
Sur bordo brilas la bunta flor',
mia panjo havas vestojn el or'."

Patret', ĉu vi aŭdas, elfreĝo sen ĉes'

min vokas, logas per flustra promes'. --
Fileto, restu do en kviet',
tra l' velkaj branĉoj zumas ventet'.

"Ho, ĉarma knabo, do venu jam,

la filinoj vartos ja vin kun am'.
La filinoj nokte en ringo de danc'
vin lulos per kanto kaj danc' kaj balanc'."

Patret', ĉu vi aŭdas, jen ŝvebas kun vok'

elfreĝidinoj en nigra lok'. --
Filet', filet', mi vidas sen dub':
maljunaj salikoj grizas en grup'.

"Mi amas vin, ho bela figur', kun sopir',

se mem vi ne venos, do prenu vin ŝir'."
Patret', ho patret', nun li tuŝas min, ve!
Elfreĝ' min kaptas, doloras tre!

La patro ekspronas kun frosto en spin',

kaj premas la filon ĝemantan al sin',
li pene venas al hejmkort',
surbrake kuŝis la fil' en mort'.





Doors
Rajdistoj en ŝtormo



(Riders on the storm)

Rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm',
naskitaj en ĉi dom',
ĵetitaj al ĉi mond'
kiel hund' sen ost',
aktoroj sen publik',
rajdistoj en ŝtorm'.

Jen surstratas murdist';
lia cerb' fias kiel buf'.
Forpermesegu,
ludu la infanoj.
Se vi donos al ĉi vir' aŭton,
mortos afabaj familioj.
Jen murdist' surstrate.

Ino, amu vian edzon,
prenu lin ĉe l' man'
kaj klarigu al li,
ke l' mond' fidas al ni.
Nia viv' finiĝos neniam.
Amu vian edzon.

Ja...

Rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm',
naskitaj en ĉi dom',
ĵetitaj al ĉi mond'
kiel hund' sen ost',
aktoroj sen publik',
rajdistoj en ŝtorm'.

Rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm',
rajdistoj en ŝtorm'...


proztradukis Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/