La viktimoj de la terura uragano „Sandy“ plu esperas, sed ankaŭ jam malesperiĝas
Pli ol cent mortintoj kaj ĝis 50 milardoj da dolaroj je damaĝo /Benefica koncerto en la nokto
Nov-Jorko (dapd/dpa).
Jen iom post iom reveno al normaleco jen pura malesperiĝo. Kvar tagojn post la giganta uragano „Sandy“ la usona orienta bordo hieraŭ montris kontraŭdiran bildon. Kvankam en Nov-Jorko kaj en la ĉirkaŭejo la publika trafiko kaj la provizado per elektroenergio refunkciis paŝon post paŝo, aliloke ankoraŭ ne konstateblis plibonigoj.
Jam pli ol cent homoj mortis en la trafitaj federaciaj ŝtatoj kiel viktimoj de „Sandy“, kaj sekve de ŝanĝita klimato. Sur Staten Island oni trovis la mortajn korpojn de du malgrandaj knaboj, kiujn la ŝtorma torento vespere lunde ŝiris el la brakoj de la patrinoj. La damaĝa sumo povus ampleksi ĝis 50 miliardoj da dolaroj (39 miliardoj da eŭroj.)
Post tiu ĉi taksado de la prognoza instituto Eqecat „Sandy“ estus en la historio de Usono nur malpli multekosta ol la terure detruiga uragano „Katarina“. El 8,5 milionoj da dommastrumoj estis ankoraŭ pli ol tri milonoj da dommastrumoj sen elektra energio. La energiprovizada entrepreno ConEd anoncis, ke Nov-Jorko je tiu ĉi semajnfino ree estos konektita al la elektra energireto. Pluaj fervoj-kaj metro-linioj refunkcias.
Sed sur la stratoj ŝtopiĝis la trafiko kaj ĉe la benzinstacioj formiĝis senfinaj atendovicoj. Dum la kvereloj pri la nesufiĉa benzino kelkaj homoj tute nervoziĝis kaj perdis la paciencon kaj komencis eĉ interbatali. Samtempe kreskis la zorgoj pri maljunaj civitanoj, kiuj sidas kvazaŭ forbarite de frido kaj malhelo en pli altaj dometaĝoj, kaj kies provizoj elĉerpiĝas.
Por hieraŭ vespere (laŭ loka tempo) popstelulo Jon Bon Jovi anoncis benefican koncerton en Novjorko kun elstaraj muzikistoj kiel ekz. Sting, Billy Joel kaj Bruce Springsteen. La enspezitan monon oni disponigos al la viktimoj de la ŝtormo. La konata manekeno Tyr Banks en tvitero postulis, ke ĉiu atento estu direktata al la helpo por la viktimoj kaj malpli al la elekto de la nova prezidanto je la sekva mardo. „Se mi havus deziron, kiu devos plenumiĝi, mi dezirus, ke oni ŝovu la baloton al pli posta tago.“
https://popularscienco.blogspot.de/
https://popularscienco.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.