http://popularscienco.blogspot.de/2013/05/occupy-la-granda-malagrabla-sento.html



Kara 1%,
ni dormis dum certa tempo.
Ĝuste vekiĝis.
Sincere, viaj 99%


OCCUPY - La granda malagrabla sento


OCCUPY Ankaŭ la antaŭpensulo Mark Greif sobriĝis. Sed unu aferon la movado atingis. Ĝi montras al Usono, kiom terure la bankoj lezis la landon.


Mark Greif


Antaŭ jaro kolektiĝis kelkaj centoj de homoj en la financdistrikto en Lower Manhattan. Tio estis la naskiĝhoro de OCCUPY en la Zuccoti-parko. Mi havis la feliĉon esti unu el la unuaj partoprenantoj, kvankam aliaj tie estis multe pli kuraĝaj kaj pli persistemaj. Ili dormis en la parko kaj skizis dum la iro de la tempo viziojn pri profunda socia ŝanĝo, dum mi vespere iris hejmen kaj dormis en varma lito.

Mi iris tien kiel simpla civitano, kiel normala senkonsila homo, ĉar mi havis la impreson, ke la prezidantoj George W.Bush kaj Barack Obama ne batalis serioze kontraŭ la financokrizon. Se ili decidis ion, jen kun palpebrumo en la direkto al la tutmondaj financmoguloj. Neniel zorgu vin, ni ne serioze celas tion. Mi simple ne volis akcepti, ke la afero per tio estu plenumita, ke la financa mondo simple plu agadu kiel ĝis tiam. Tial do mi staris en la Zucotti-parko kaj pripensis, kion mi povus fari. Kaj mi demandis min, kion Usono kaj la mondo pensos pri ni kaj nia agado.

Jen okazis speco de miraklo. En ĉiuj pli grandaj urboj de Usono ekestis OCCUPY- kampadejoj kaj eĉ en la plej malgrandaj urboj okazis manifestacioj. Enketoj atestis al ni grandan subtenon en la popolo kaj la amaskomunikiloj havis neatendite grandan intereson.

Se oni tiam parolis kun la homoj, kiuj unuafoje estis ĉe manifestacio, la tuta afero jam multe malpli suprizis onin. Multajn tute kutimajn usonanojn la propra ŝuldoŝarĝo kaptis ĉe la gorĝo, dume per niaj impostmonoj bankrotaj bankoj estis savitaj vicope, kiuj tiam per pluaj ekzekucioj persekutis siajn klientojn aŭ altigis la interezojn por kreditkartoj. Viro el Ilinojso skribis al Wall-Street-manaĝero: „Niaj najbaroj troviĝas ĝuste antaŭ la deviga evakuado. La aŭton oni jam forprenis de ili. La patro estas konstrulaboristo, sed de kiam la merkato por nemoveblaĵoj renversiĝis, ĝuste ne estas multe da konstrulaboro. Eble vi memoras tion. Ĉu tio eble estis kulpo lia? Uloj kiel vi bonstategas, dum la restaĵo de ni pereas.“

Post ses semajnoj da OCCUPY ni komencis zorgi nin pri nia movado, ĉar la protesto kontraŭ la financkrizo pli kaj pli enfoniĝis. Anstataŭ tio temis pli kaj pli ofte pri polica perforto kontraŭ la manifestantoj aŭ pri la demando, ĉu tiom da homoj sur tiom limigita spaco povas kunvivi sen duŝoj kaj sen necesejoj. Oni povis senti la ŝanĝon: Ĵurnalistoj komencis trovi naŭzaj la kampadejojn kaj la polico ne plu rigardis nin kiel civitanojn, sed kiel kontraŭulojn.

Kiam la polico en Oakland (Kverklando) pafis je la 26-a oktobro de 2011 larmigan gaskartoĉon kapen de la manifestanto Scott Olsen, perdiĝis en mi la lasta espero. Olsen transvivis du batalojn kiel marina infanteriano en Irako. Nun oni hejme frakasis lian kranion, ĉar li uzis sian rajton pri manifestado. Tio estas do la fino, mi pensis, tiel finiĝas senperforta rezisto. Eĉ en demokratioj oni ĉiutempe povas subigi protestojn per brutaleco aŭ per la preteksto pri sanzorgado.

En tiu nokto mi klakadis la paĝojn de multaj OCCUPY-kamapadejoj, ĉie en Usono. Fine mi alvenis sur la retejo „Occupy the boardroom“ Tien homoj, kiuj neniam eĉ nur proksimiĝis al OCCUPY-kampadejo, sendis leterojn al la elstaraj manaĝeroj de la ses plej grandaj bankoj de Usono. „Occupy Boardroom“ promesis sendi plu ĉiujn ĉi leterojn per retmesaĝoj al la financĉefoj. Estis respegulado de la krizo, tiel, kiel la homoj travivis ĝin. Multaj el la skribintoj apenaŭ plu povis vivteni sin. Kelkaj havis plurajn okupojn por savi sian domon aŭ ili flegis malsanajn membrojn de familioj. Sed ili subtenis la protestojn kaj klarigis tiel bone kompreneble, kiel mi vidis tion nenie alie, kion ĉion la bankoj fifaris al la homoj, kaj kial ili defendas sin kontraŭ tio.

De kiam oni evakuis la Zucotti-parkon antaŭ dek monatoj, tiuj leteroj tra ĉiuj konfuzaĵoj de OCCUPY montris al mi la vojon. El la okmil leteroj ni elserĉis cent kvindek leterojn, kaj ni faris el tio libron, kiun ni sendos ankaŭ al Mitt Romney kaj al Barrack Obama.

La homoj demandas min ĉiam denove, ĉu kaj kiel OCCUPY daŭrigos sian agadon, ĉu la movado havis iun ajn sukceson, ĉu ĝi eble ŝanĝis la sintenon de la potenculoj. Mi mem ne havas respondon pri ĉiuj tiuj demandoj. Sed unu afero estas certa: De kiam tiuj leteroj aperis, neniu plu povas aserti, ke li ne scias, kio malĝuste okazis en Usono, kial OCCUPY ekestis kaj kial ĝi havis tiom da subtenantoj. Neniu plu povas aserti, ke li ne scias, kiujn solvojn la homoj postulas. Kaj des malpli, ke ekzistas bonaj kaŭzoj por la profunda malkontento en tiu ĉi lando.

Tradukis Donjo kaj Cezar el la germana gazeto FREITAG (20-a septembro de 2012)

PS
Marc Greif estas literatursciencisto kaj OCCUPY-aktivisto ekde la unua horo.