J. L. Goeto
Plia tia
Sur ĉiuj montoj tronas
silent'.
La arbojn kronas,
laŭ la sent',
eĉ ne ventem';
birdetoj silentas arbare.
Baldaŭ senfare
dormos vi mem.
Tradukis Cezar
Baldaŭ senfare
dormos vi mem.
Tradukis Cezar
Johann Wolfgang von Goethe
Wandrers Nachttlied
Ein Gleiches
Über allen Gipfeln
ist Ruh,
In allen Wipfeln
Spürest Du
Kaum einen Hauch;
Die Vögelein schweigen im Walde.
Warte nur, balde
Ruhest Du auch.
Wandrers Nachttlied
Ein Gleiches
Über allen Gipfeln
ist Ruh,
In allen Wipfeln
Spürest Du
Kaum einen Hauch;
Die Vögelein schweigen im Walde.
Warte nur, balde
Ruhest Du auch.
La poemeton „Plia tia“ Goeto verkis kvindek jarojn antaŭ sia morto al la lignovando de ĉaskabano sur la monto Kickelhahn ĉe Ilmenau kaj donis al ĝi la saman titolon. Ĝi havis la saman temon kiel alia poemo verkita de li antaŭe por la damo de Stein.
En aŭgusto de la jaro 1831, duonan jaron antaŭ sia morto, li vizitis la kabanon lastan fojon kaj tuj grimpis en la supran etaĝon por rigardi, ĉu sia, de li jam foje renovigita poemo, plu legeblas sur la lignovando. La montinĝeniero Mahr, lia akompananto raportas tiel: Goeto legis la malmultajn versojn kaj ploroj fluis el lia vizaĝo trans la vangojn. Tute lante li eltiris neĝe blankan tuketon el sia malhele bruna vesto, sekigis la vizaĝon kaj diris softe: 'Jes ja, baldaŭ vi dormos mem!' Li silentis duonan minuton, rigardis ankoraŭfoje tra la fenestro en la mornan picean arbaron kaj tiam turnis sin al mi kun la vortoj: 'Nun ni ree ekiru!' (cez)
Sign-in to write a comment.