Alia interpreto de "lichtung" estas misformo de Dichtung (poezio), kiu alportas Licht (lumon), do klarigas, faras videble. Eble do "loezio" aŭ "lum-poemo" (?).
Bernardo, via rimarko estas vera lumigo por mi, serioze, mi miris pri tiu "Lichtung" kaj tute ne atentis, ke tio povus esti plua "Verballhornung", Lichtung estas tute certe "Richtung". Jen la solvo! Dankon! Pri helpema kritiko mi estas ĉiam dankema, vere!
Tute prave, jes, tion mi misatentis. Kaj ekde nun mi preferas eĉ vian proponitan "dilekto", bonege, bonege! Je vi perdiĝis sagaca poeto:). Cetere, viaj propraj paĝoj estas por mi lumturoj en Esperantio! Mi tre ŝatas vian agadon! Sen sed kaj tamen.
Bernardo, tiu substrekas viajn vortojn. La politikan fundon de la poemo mi tuj sentis, sed oni devas mem trovi tion, tio de la tradukanto ne rekte pereblas. Kiel ridinde similaj ofte estas dekstruloj kaj maldekstruloj, jen malgajiga afero por si mem, haŭtfrostiga, sed reala fakto. Al dekstruloj kaj maldekstruloj mankas ofte la decida elemento de vera homo, la humana individueco. Tion mi devas diri, kvankam mia koro batas maldekstre. Sed sen humana individueco ni ĉiuj estus nur plu griza amaso, danĝera hordo elsendita de iu Tamerlano. La riĉeco de la mondo baziĝas ĝuste sur la riĉeco je originaloj, ne je kopioj, kiuj agas kiel robotoj. Neniu folio en la mondo ekzistas dufoje, ĉiu folio estas alia. Sed la amashomoj ĉiuj volas esti samaj, terure! Tio estus la fino de l' mondo.
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria
Eble "loezio", ĉu?
Sign-in to write a comment.