Hans-Georg Kaiser
La batalo inter amo kaj malamo
La batalo inter amo kaj malamo, jen la enhavo de tiu mirinde bela kanto, jen temo, kiun jam priskribis Zaratustra, la genia parsa filozofo, aŭ Empedoklo, la greka filozofo. Sed kiu venkos fine? Ĉu por ĉiam estos la batalo inter amo kaj malamo? En la kanto venkas la amo:)
Mi persone pensas, ke ni neniam vivos en ideala mondo, nia mondo estos ĉiam kontraŭdira, tio estas normala, ĉiam estos malsanoj, morto, kaj eble eĉ murdoj. Sed ankaŭ ĉiam ekzistos la amo, kiu necesas por ke ni ne elmortu kaj ne tute detruu nin mem.
Kontraŭdiroj estas grava aga fonto de l' mondo, alikaze ne estus moviĝo kaj ne evoluo, sed...! Ĉu ni vere bezonas la malamon? Mi pensas, ke ne. Ni ĉiuj bezonas multe pli da amo kaj multe malpli da malamo, kaj tion esprimas la kanto, jen la kaŭzo, kial ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj kantoj. Ĝi vere tuŝas min, kaj ĉiam denove.
Codo, tio estas la kodo al grava afero, al tio, kion ni plej bezonas.... Kion helpus la tuta riĉo de l' mondo al ni, se ni perdus nian animon ĉe tio? Tion demandis jam Jesuo, la homo, kiun oni nur poste deklaris Dio. Sed certe li estis homo kun dieca sparko en si, ĉar li metis tiun gravan demandon. Ĉar li cerbumis pri tio kiel pli afabligi nin ĉiujn, li trovis, ke tion ebligas nur vera amo, kaj ne nur egoisma al ni mem, kvankam ankaŭ tio necesas, sed ankaŭ necesas la amo al ĉiuj aliaj, eĉ al niaj malamikoj. Tiel kiel la pastra frato de la fratoj Karamasov en romano de Tolstoj amis siajn kulpŝarĝitajn fratojn. Kiu savu niajn kulpŝarĝitajn kunhomojn, se ne ni? Kiu savu nin, se ni falis? Nur amo, konkreta helpo al ni, (ne nur bonaj vortoj!) povus savi nin. Ni ne simple kondamnu kaj mortbatu kulpŝargitojn! Tiel, kiel ni ne kondamnu prizonulojn. Kiom da vero estas en tiu pensado de Jesuo! Kiun ni amus, se ni amus nur nin mem? Por ekkompreni tion, mi ne bezonas iun eklezion, kiu faras el la pensoj de Jesuo negocon. Jesuo pensis kiel DÖF kaj ekzemple El Urbanova, kaj tio estas eĉ nun plu aktuala kaj grava, ĉu ne?
Jesuo estas unu el ni, batalanto por la homaj rajtoj, tiel kiel Karlo Markso kaj Zamenhof kaj kiel ĉiuj aliaj, kiuj kapablis pensi kaj vere agi trans la propran telerrandon. Jen la homoj, kiuj esperigas nin ĉiutage denove, ke iam estos iom pli da amo en la mondo ol nun, ĉar ni ĉiuj ĝemadas nun sub la ŝarĝo de l' kapitalismo, kiu faris el la homaro servistaron de nova falsa Dio - de Mamono.
PS:
Jen la fino de l' supra kanto: Denn die Liebe, Liebe, Liebe, Liebe, die macht mir Spaß, viel mehr Spaß als irgendwas... Ĉar la amo, amo, amo, amo min plezurigas pli ol io ajn...
https://cezarmuziko.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.