Frida Kahlo kaj la dika rano

je ŝia flanko

el "Bildoj movintaj la mondon"

Diego.
Komenco
Diego. Mia patrino

Diego.
Konstruisto
Diego. Mia filo

Diego. Mia
infano Diego. Mi

Diego. Mia fianĉino
Diego. Universo

Diego.
Pentristo
Diego. Diverseco en la unueco

Diego. Mia
amato Kial mi
nomas ŝin mia Diego?

Diego. "Mia
edzo" Li neniam
estis kaj neniam estos mia.

Diego. Mia
amiko Li
apartenas nur al si mem

Diego, Mia
patro Frida

PS: Frida Kahlo, enskribo en la taglibro




La pentristo Diego Rivera laboris ĵus je murbildo, kiam vizitis lin nekutima junulino. La 21-jara Frida Kahlo, filino de meksika patrino kaj de germana patro. Ŝi montris al li kelkajn bildojn, kiujn ŝi mem pentris. Ŝi demandis lin, ĉu li trovas ŝin talenta. Diego Rivera, amiko de Pikaso, vivis en Parizo en la jaroj de 1911 ĝis 1921- antaŭ ol li denove reiris en sian hejmlandon Meksiko – li montris sin impresita de ŝiaj verkoj. Laŭ li ili estis esprimfortaj, sentemaj, plenaj de karaktero kaj personeco: "Por mi estis evidenta, ke ĉe tiu knabino temas pri aŭtentika artistino", li koncedis iam pli malfrue. Li konsilis al ŝi pentri plu kaj ŝin ofte vizitis. Ambaŭ enamiĝis reciproke. En 1929 Frida Kahlo edzigis Diegon Rivera, kiu estis 21 jarojn pli aĝa ol ŝi.

La "gracila kolombo kaj la dika rano" iris nun kiel amparo tra la mondo – sed ili ne ĉiam tiris je la sama ŝnuro. Trijara restado en Usono estis la unua eltenprovo: Dum Diego estis fascinata de la lando kaj la homoj, Frida, kiel ŝi nun skribis sian antaŭnomon, baldaŭ estis sata pri ĝi. Drastaj kvereloj akompanis la reiron al Meksiko, kie Diego ĵetis sin pli kaj pli en eksteredzecajn aventurojn. En 1935 li komencis amaferon kun la fratino Cristina, kiu estis lia modelo por du murobildoj.

Profunde vundite anime Frida forlasis la komunan hejmon kaj venĝis sin per tio, ke ŝi komencis aliajn rilatojn, ne nur kun viroj, sed ankaŭ kun inoj. En 1939 okazis la divorco de Frida Kahlo kaj Diego Rivera. Sed ili ne povis vivi unu sen la alia. Jam jaron pli poste ili geedziĝis en San Francisco duan fojon.

Tiel, kiel Frida Kahlo firmtenis la memoron pri la unua geedziĝo en sia pentraĵo "Frida kaj Diego Rivera", ĝi speguliĝis en preskaŭ ĉiuj pentraĵaj etapoj de ŝia sortoriĉa vivo. Ombroj kovris tiujn ne nur pro la seniluziiĝoj, sed antaŭ ĉio pro la sanproblemoj, kiujn Frida Kahlo devis trasuferi preskaŭ dum la tuta vivo. Malsaniĝinte je infanparalizo, ŝi retenis kurbigitan dekstran piedon, kiu fine devis esti amputita. En la jaro 1925 la sorto duan fojon postulis sian tributon: Ĉe la kunpuŝado de tramo kaj buso Frida ne nur je la abdomeno, sed ankaŭ je la vertebro forte estis lezita. Misaj naskoj, operacioj, gipskorseto, doloroj kaj deprimoj fariĝis ĉiamaj defioj, kiujn ŝi - apogante sin je la tradiciaj meksikaj memortabulaj bildoj - esprimis en siaj verkoj. Dum ŝi kiel docento en la artlernejo "La Esmeralda" kun siaj studentoj parolis malpli pri arto, sed por tio des pli pri persona perceptado, malboniĝis ŝia sanstato dramece. Ŝi volis mortigi sin. "Nur Diego detenis min de tio." Unu semajnon post ŝia 47-a naskiĝtago ŝi mortis. Ŝia lasta enskribo en la taglibro estis la sekva: Ĝoje mi atendas la foriron. Kaj mi esperas, ke mi neniam revenos. Frida."


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libro "Bildoj movintaj la mondon"




Hans-Georg kaj Dorothea Kaiser
Frida Kahlo


Por Donjo kaj mi Frida Kahlo ne bezonas la centjaran datrevenon, por ke ni pensu pri ŝi. Por ni ŝi estas unu el la plej fascinaj artistoj, kiuj kiam ajn ekzistis. La historio estas justa al ŝi, kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi estis pli-malpli nur la edzino de la granda Diego Rivera, sed nun Diego Rivera estas pli-malpli la edzo de la granda Frida Kahlo. Se ne tiel estus, oni verŝajne jam estus preskaŭ forgesinta lin, tiel, kiel aliajn pentristojn en Meksiko, kiuj iam furoris.

Frida famas kiel pentristino, sed oni devus aldoni, ke ŝi donas ekzemplon pri tio, kion ĉion homo povas atingi, se ŝi aŭ li nur volas. Spite al ĉiuj malhelpoj en sia vivo, ŝi estis forta kiel jaguaro kaj samtempe delikatsenta kiel packolombo. En la kaptilon de malhumana seka ideologio ŝi falis neniam, male, ŝi endubigis tiajn per sia arto. Kiam la komunistoj estis ankoraŭ profunde virviraj, ŝi jam elsendis radikaljn signalojn pri la homaj rajtoj de inoj.

Estas tre malfacile ne ŝategi, ja ne ami tiun simpatian inon kun la bela sekretoplena vizaĝo, kiu kiel ino kvazaŭ portis sian koron ĉiam videble surmane kaj montris ĝin al ni per ege emociigaj bildoj, sur multaj bildoj ŝi montras sin en tre radikalaj memportretoj, parte kontraŭ ĉia tradicio.

Eĉ la stilcerta genia Pikaso diris iam: "Neniu pentris pli bonajn memportretojn ol Frida."

La mesaĝoj de tiuj portretoj estas fortaj, ili montras ŝiajn suferojn, sed ankaŭ la nekredeble fieran karakteron de Frida, kiu eĉ vundita kiel ĉasbesto, neniam humiligis sin antaŭ io aŭ iuj, eble escepte de la "dika rano Diego". Por inoj Frida estas tial tiom grava, ĉar ŝi donas impresan ekzemplon pri tio, kiel ino batalu en viromondo.

Ŝia famo pli kaj pli kreskas, certe ne unuavice tial, ĉar ŝi estis engaĝita komunisto. Sed oni ne miskomprenu nin, ni ne estas kontraŭ komunistoj, tute ne, eĉ male, ni estas nur kontraŭ stultaj tielnomataj komunistoj, kiuj bezonas gulagon por certigi al si, ke ili havas potencon, pseŭdokomunistoj, kiuj komprenas nek arton nek inojn kaj kiuj kondukis la socialismon pro krueleco kaj stulteco en homaran katastrofon.

La komunismo de Frida bazas sin sur tute aliaj principoj, ekzemple sur la rajto je fiera unikeco kaj je la konvinko, ke ĉiu homo por la homaro ests grava, ĉu ina ĉu vira, ĉu sana ĉu malsana. Frida ne pentris sin tiom ofte pro vanteco, sed por certigi al si sian personecon. Ŝi ne volis esti nur la edzino de la fama Diego Rivera, kiom ajn ŝi amis kaj akceptis tiun "dikan ranon". Frida estis avangardisto de l' pentroarto kaj pli ol tio, ŝi estis grandioza unika homo, kiun admiras nun jam homoj el la tuta mondo. Ŝi fariĝis forta inspira lumo en la granda tenebro kaj tio ankoraŭ longe tiel restos. Neniu aĉa filmo pri ŝi kaj neniu fia artmerkato povos ŝanĝi ion je tio.

Guglobildoj pri Frida Kahlo

https://cezartradukoj.blogspot.de/