Hans-Georg Kaiser
Serĉado de l' feliĉo

Ĉu en sudo, ĉu en nordo,
Ne troveblas ja konkordo.
Serĉu, serĉu, homo.
Serĉu, vi ne trovos ion.
Serĉu en Sodomo.
Serĉu, hom', ĉirkaŭe.
Feliĉ' 'stas nur antaŭe.
Sakru, serĉu, homo!

Serĉu ĉe fenestro,
Ebrie dum Silvestro.
Serĉu sanktan, homo,
Serĉu post kurtenoj,
Embuskos vin hienoj.
Sakru, serĉu, homo!

Oriente, okcidente,
fuĝas la feliĉ' envente.
Serĉu, sakru, homo!
Homkatenoj en malpaco
estas ĉie plu minaco.
En Eden' eĉ, homo,
trovos sin malstromo.


PS: Malstromo (parnasa gvidlibro) = vortico, do rapide turniĝanta kaj kirliĝanta movo de akvo, kiu tiras ĉion malsupren, kio eniĝas en ties gigantan suĉon, ĝi troviĝas en legendoj kun la nomo Mahlstrom ĉe la bordo de Norvegio.

cezaroriginaloj.blogspot.com