http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-kugloharmonio-rimpoemo.html


Cezar
Kugloharmonio


Perfekta harmonio
estas ronda kugla io.
Ne el ovo, sed el kugo
kreskas ĉio.


Rimarko: Klaus Wessel, la fotisto de alia tia bildo, menciis, ke la kugloj estas la amataj kaj malamataj tielnomataj "rumkugloj" de Münster (jen bela historia urbo en Germanio). Min la kugloj de Claes Oldenburg: Giant Poolballs memoras pri tablotenisaj ludpilkoj, ĉar mi kiel junulo kelkajn jarojn akvitivis en tiu sporto.

Antaŭe ĉi tie estis bela bildo de esperantisto Klaus Wessel, sed post prilaboro de la blogero ĝi bedaŭrinde malaperis en Ipernity. Bonvolu rigardi ĝin ĉi tie: karapacopanoramo.blogspot.de/2011/09/cezar-kugloharmonio.html
(cez)