Donjo kaj Cezar
Promeno sur la plaĝo
Finfine je la maro!
Jen vasta plaĝo,
la bruo de la ondoj,
brilega lumo.
Turistoj,
kontentaj homoj.
Super la akvo la mevoj
elegante flugadas kun la blankaj nuboj.
For la ŝuojn! Nudapiede ni paŝu!
La sablo estas flava kaj
varmega kaj softa sub la piedoj.
La spuroj restas nur tiom longe,
ĝis venos la sekva ondaro.
La akvo pelas
konketojn kaj ŝtonojn
al la bordo, la ŝtonoj
kaj la konketoj trembrilas
en ĉiuj koloroj.
Certe troviĝos
tiu aŭ tiu bela ekzemplero,
kiun ni enpakos kiel memoraĵon,
aŭ ni trovos belan
helan kurbigitan
bastoneton,
aŭ eĉ botelon
kun mesaĝo?
Mi, Cez, fotas
ĉion tion por hejme.
Tiuj memoraĵoj
poste revokos en ni
mirinde belan
kaj tre ripozigan tagon.
Ili rememoros
la maron al ni;
hejme en niaj pensoj
ni ree troviĝos sur la bordo,
kaj ankoraŭfoje,
tiam jam nur en revo
pensos pri la vasta maro,
kio ĉiam logas nin,
se ni pensas pri ĝi.
Donjo & Cezar
Sign-in to write a comment.