Vivanta fosilio renkontas la britlandan tronsekvonton kaj ties edzinon

Princo Karlo kaj ties edzino Kamila renkontis en sia vojaĝo tra Nov-Zelando kaj Aŭstralio pontolacerton, kiu kvazaŭ estas vivanta fosilio. Proksime de la novzelanda urbo Dunedin la geo vizitis naturprotektatan regionon. Antaŭe la Princo de Kimrujo festis vestita per fajna kostumo el novzelanda lano en Velingtono siajn proprajn natur- kaj medioiniciatojn. Al la tiea Tawa-kolegio transdonis Karlo moveblan lanoremizon. En tiu remizo lernantoj konatiĝu al la avantaĝoj de naturfibroj.


laŭ informoj de dpa resumis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/