La neimageblaj aktualaj katastrofoj en Japanio
Unue Donjo kaj mi eĉ ne sciis, kion diri. Tial ni silentis kelkan tempon. Ni estis kaj estas tro ŝokitaj por sobre analizi la aferon, ni estas malĝojaj kaj senkonsilaj. Sed ni volas uzi la okazon ĉi tie esprimi nian tutan elkoran kompaton kun la tuta japana popolo, kiu travivas momente surteran inferon, kontraŭ kiu la infero de Dante estis nur pupoludo.
Unue la giganta tertremo, poste ŝiras cunamo milojn de homoj en la morton, la neimagebla detruo de ege ampleksa borda tereno de Japanio estas simple ne kaptebla per homa menso laŭ sia tuta vasto. Ĝi povus konduki eĉ al ekonomia krizo, kaj al tiu en la tuta mondo. Sed tamen estis naturkatastrofo, ne homfarita idiotaĵo. Katastrofo al kiuj homoj estas elmetitaj, kiun ili ne kulpas kaj devas elteni spite al ĉiu sufero.
Despli ni estas nun ŝokitaj, ke ĉiuj belaj promesoj de la atomindustrio denove montriĝis kiel nuraj mensogoj. La atomcentraloj en Japanio estas sekuraj, tion oni preĝis ĉiutage al ni, oni fanfaronis, ke la atomenergio en la tuta mondo estas regebla. Sed oni ne diris al ni, kio okazos, se la tertremo en lando transpaŝos je detruforto ĉiujn supozitajn fiksitajn limojn. Oni fanfaronis pri la sekureco de atomcentraloj eĉ spite al Ĉernobil.
Sed nun ree necesis subite fini la produktadon de atomenergio eĉ samtempe en pluraj atomcentraloj de Japanio , kaj en du el ili ekestis la minaco, ke la degelitaj kernoj de la blokoj de la atomcentralo voras sin tra ĉiuj protektaĵoj. Laŭdire la protektinstalaĵoj ankoraŭ eltenas la premon, kvankam la fridiga sistemo de la atomkernoj en tiuj atomcentraloj ne plu funkcias. Oni provas provizore ĉion por malhelpi degelon de la nukleaj kernoj, kio kondukus al plia giganta katastrofo, kiu la antaŭan ankoraŭ superus je detrua forto.
Kiel tio eblas, ke ĝuste en Japanio, kie la usonaj atombomboj falis en Hiroŝimo kaj Nagasaki, oni havas multajn atomcentralojn, kiuj kovras tridek procentojn de la japana energibezono. Donjo kaj mi eĉ ne sciis tion kaj ni miris despli pri tio. Ĉu oni konstruis tiujn atomcentralojn vere nur pro tio, ĉar aliaj alternativoj por la produktado de energio en Japanio tute mankas? Ĉu tio ne estis denove nur bela mensogo de la atomindustrio, dume la japana industrio ŝajne konscie rezignis pri tio serĉi alternativojn? Kiel ili povis elmeti siajn homojn al tia danĝero, en tia tertreme minacata lando?
Atomenergio estas unuavide tre malmultekosta, sed almenaŭ ekde Ĉernobil ni ĉiuj devus scii, ke la altegajn finkostojn fine multegaj homoj devos pagi, nome tiukaze, se okazos plia tia katastrofo en atomcentralo. Eĉ se ankoraŭfoje sukcesos malhelpi la plej teruran en Japanio, kion Donjo kaj mi tre tre esperas por la homoj en Japanio, ni nun fine ĉiuj devas ekkompreni, ke atomenergio estas tro multekosta je daŭro kaj eĉ jam en tiuj mallongaj momentoj, en kiuj ni homoj ne plu regas la atomenergion, kiun ni mem vekis pro scivolo kaj avido je malmultekosta energio.
Ankaŭ en Germanio oni devas lastfine fermi kiel eble plej baldaŭ ĉiujn atomcentralojn! Oni devas fine fari tion, kion prudentaj homoj postulas jam de multaj jaroj! Kaj ni devas fari tion spite al krimopretaj atomindustrioj en multaj landoj, kiuj por alta profito ŝajne riskas ĉion, eĉ la vivon de miloj de homoj en la propra lando.
Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Aktualaj raportoj de la japano Hori Yasuo en la blogo de Dorota
www.ipernity.com/home/dorota_dorburc
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.