L.L. Zamenhof
Al "La Vagabondo"


Mi volus iri kun vi, vagabondo,
Mi volus iri kun vi tra la mondo,
Mi volus brui, petoli kaj boli,
Vivi artiste, vivi vagiste, en plena forgeso,
Sub minuta impreso...

Sed tro longe fermita en kaĝo,
Sensukiĝis mi antaŭ la aĝo!
Por la gajaj viaj rondoj, amikoj vagabondoj,
Mi nun ne plu taŭgas.

Pasie mi ĉiam amis la vivon;
Sed ĝin mi neniam ĝuis reale;
Konstante revante, mi esperis kaj diris:
Paciencu hodiaŭ, morgaŭ vi vivos!
"Atendu, atendu!" al la vivo mi vokis...
Sed la vivo nur kuris kaj mokis.

Kantis la birdoj - mi ilin ne aŭdis;
Lumis la suno - mi ĝin ne admiris;
Printempoj, riveroj, majaj vesperoj -
Ne sentite, ne uzite, ĉio foriris...

Feliĉa vi estas, artisto libera,
Se vin zorgoj kaj devoj ne premas al tero,
Se vin muroj ne fermas, ne alforĝas al tablo,
Via volo vin gvidas kaj via kapablo.
Ekzistas multe da belo sub la bela ĉielo;
Ĝuu ĝin, miru ĝin, sentu ĝin, spiru ĝin -
Por viantoj ekzistas la vivo.

Ne perdu la vivon, serĉante plezuron,
Sed konservu en ĉio la ĝustan mezuron.
Ne uzu malpure naturan al donon,
Per la belo vi semu la bonon!



Hans-Georg Kaiser
Preskaŭ forgesita poemo de Zamenhof


Por memori pri la naskiĝtago de la viro, kiu ne volis esti nomita majstro, kaj kiu donis al si pro tio interalie ankaŭ la pseudonomon Unuel, mi detajpis por vi la preskaŭ "forgesitan" poemon de Zamenhof, kies aŭtentikecon Jean Amouroŭ kaj Gaston Waringhien dokumentis.

L.L. Zamenhof skribis ĝin por la "Esperantista Vagabonda Klubo", fondita je la 14-a de februaro 1907 prepare al la tria Universala Kongreso en Kembriĝo.

Al mi la poemo tre plaĉas, ĉar ĝi montras tre eksplicite pluan faceton de la geniulo, al kiu ni dankas la ekeston de nia kara lingvo. Kelkaj pensoj el la poemo estas tute konataj al mi, ja anime tuŝas min, ĉar mi mem jam ofte pensis ilin. (Alforĝiteco al mia skribotablo, stulta preteriro de l' vivo, sopiro al vagabonda vivo, admiro de grandaj pense liberaj artistoj ks. )

La poemo originale aperis kiel prozoteksto, la prezentita formo de Waringhien sekve estas hipoteza. Ŝajne por iom riverenci al la "vagabondoj" Zamenhof uzis, tute nekutime por li, iom kaosan ordon por la poemo, videble influitan de liberaj ritmoj. La versoj varias de 2 ĝis 5 akcentoj; jamboj miksiĝas kun anapestoj aŭ amfibrakoj, rimoj aperas fine aŭ interne de la versoj, aŭ tute mankas - do tre inda formo por saluto al "Vagabonda Klubo", ĉu ne? La poemo aperis en la organo "La Vagabondo".

https://cezarkulturo.blogspot.com/