Cezar
Humuremaj etaj poemoj pri la verbo "salti"
Se tro estas tro
Tre nukrompiga
estas salto,
se iom troas
certa alto.
Relativeco de pulosalto
Laŭ mezuro
salt' de pulo
estas nulo;
laŭ saltint-
komparo:
rekorda faro.
Pri homa nulo
Eĉ ne je jot'
aŭ salt' de pulo
progresos iam
homa nulo.
Averto
Haltu,
haltu,
saltu ne
el tro da alto.
Post la salt'
Post la salt'
sekvas halt' -
ĉu enpense,
ĉu sur asfalt'.
Gazet' sur akvo
Sur la akvo
post la salt'
la gazet'
estas asfalt'.
Hans-Georg Kaiser: Kosmo kaj love (rimpoemo mikslingva)
-
Hans-Georg Kaiser
Kosmo kaj love
I love you,
ĉu l' kosmo nin?
Is it true?
Vi amas mi…
-
25 Feb 2011
Cezar: Sed kion serĉu ni? (prozpoemo)
-
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-sed-kion-sercu-ni-prozpoemo.html…
-
14 Feb 2011
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non-Commercial + no derivative
-
1 086 visits
Cezar: Humuremaj poemetoj pri la verbo "salti"
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/humuremaj-etaj-poemoj-pri-la-verbo-salti.html
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.