http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-sed-kion-sercu-ni-prozpoemo.html

Cezar

Sed kion serĉu ni?

Filozofio serĉas la ĝeneralan,
la estetiko belan en individueco.
Politiko celas la regadon,
ekonomio profiton.

Sed kion serĉu ni por ni?
Ĉu ni serĉu piramidojn
kun faraono sur la pinto?
Ĉu ni serĉu senregan vivon
en malhierarkia komuneco?

Ĉu ni serĉu por novaj absolutaj reĝoj?
Ĉu ni uzu la ekonomion, la politikon,
la filozofion kaj la estetikon
prefere por ni mem, por ĝui
finfine foje la vivon?
Por ne plu suferi
je fremdiĝo en socio?
Certe, ĉu ne?

Sed primitiva komunismo
tamen ne sufiĉus, ne komuneco inkaa
kaj ne iu prakomunismo.

Necesus por mi komuneco,
kiu garantias la liberon
de la individuoj en la socio,
ĉar tiu estus la unua kondiĉo
por libera socio.

Kion do serĉi, geamikoj?
Mi konsilas serĉi la landon Utopio.
Ek do al Utopio, kunserĉantoj!
Al la lando, kie ĉiam brilas la Suno en paco.
Kaj se la trovita Utopio havos certajn mankojn,
ni ne grumblu!
Ion pli bonan ol la nunon
ni tie trovos certe!