Lupiro Borĥert
Radi


Hodiaŭ nokte Radi estis ĉe mi. Li estis blonda kiel ĉiam kaj li ridis kun sia softa larĝa vizaĝo. Ankaŭ liaj okuloj estis kiel ĉiam: iom timemaj kaj iom necertaj. Ankaŭ la malmultajn blondajn barbopintetojn li ankoraŭ havis.

Ĉio kiel ĉiam.

"Vi ja estas morta, Radi", mi diris.

"Jes", li respondis, "bonvolu ne ridi".

"Kial mi ridu?"

"V ĉiam ridis pri mi, tion mi ja scias. Ĉar mi tiel komike metis miajn piedojn kaj sur la lerneja vojo ĉiam parolis pri diversspecaj knabinoj, kiujn mi tute ne konis. Pri tio vi ja ĉiam ridis. Kaj ĉar mi ĉiam iom timemis, tion mi scias tute klare."

"Ĉu vi jam longe estas morta?" mi demandis.

"Ne, tute ne", li diris. "Sed mi soldatmortis vintre. Ili ne povis ĝuste enterigi min. Ĉio estis ja frostiĝinta. Ĉio estis dura kiel ŝtono."

"Ha jes, vi ja soldatmortis en Ruslando, ĉu ne?"

"Jes, tuj en la unua vintro. Vi, ne ridu, sed ne estas agrable morti en Ruslando. Al mi ĉio estas tiel fremda. La arboj estas tiel fremdaj, tiel malĝojaj, sciu. Plej ofte estas alnoj. Tie, kie mi kuŝas, staras multaj malĝojaj alnoj. Kaj ankaŭ la ŝtonoj iafoje ĝemas, ĉar ili devas esti rusaj ŝtonoj. Kaj la arbaroj nokte krias, ĉar ili devas esti rusaj arbaroj.
Kaj la neĝo krias, ĉar ĝi devas esti rusa neĝo. Ja, ĉio estas fremda. Ĉio tiom fremda."

Radi sidis sur mia litorando kaj silentis.

"Eble vi ĉion tiom malamas tie, ĉar vi tie devas esti morta, ĉu?" mi diris.

Li rigardis min:"Ĉu vi opinias tion? Ho ne, vi, estas ĉio tiom terure fremda. Ĉio." Li rigardis sur siajn genuojn. "Ĉio estas tiom fremda. Eĉ oni al si mem."

"Oni mem al si?"

"Jes ja, bonvolu ne ridi. Tio ja estas. Ĝuste, ke oni mem estas tiom terure fremda al si. Bonvolu ne ridi, vi, tial mi ja ĉinokte foje venis al vi. Mi foje volis priparoli tion kun vi."

"Kun mi?"

"Ja, bonvolu ne ridi, ĝuste kun vi. Vi ja konas min tre bone, ĉu ne?"

"Mi ĉiam pensis tion."

"Ne gravas. Vi konas min tute detale. Kiel mi aspektis, mi opinias. Ne kiel mi estis, sed mi opinias, kiel mi aspektis, ĉu vi tamen ne konas min?"

"Jes, vi estis blonda. Vi havis rondan vizaĝon."

"Ne, diru nur, ke mi havis softan vizaĝon, mi ja scias tion. Do - "

"Jes, vi havis softan vizaĝon, kiu ĉiam ridis kaj larĝis."

"Jes ja, kaj miaj okuloj, ĉu?"

"Viaj okuloj ĉiam estis iom - iom malĝojaj kaj strangaj - "

"Vi ne devas mensogi. Mi havis tre timemajn kaj necertajn okulojn, ĉar mi neniam sciis, ĉu vi ĉion tion kredus al mi, kion mi rakontis por la knabinoj. Kaj krome? Ĉu mi ĉiam estis glata en la vizaĝo?"

"Ne, tio vi ne estis. Vi ĉiam havis aron da blondaj barbopintetojn sur la mentono. Vi pensis, ke oni ne vidas ilin."

"Sed ni ĉiam vidis ilin."

"Kaj ridis."

"Kaj ridis."

Radi sidis sur mia litorando kaj frotis manplaton je sia genuo. "Jes", li flustris, "tiel mi estis. Tute tiel."

Kaj tiam li rigardis min subite per siaj timemaj okuloj: "Ĉu vi farus al mi komplezon? Sed bonvolu ne ridi, bonvolu kunveni."

"Al Ruslando, ĉu?"

"Jes, iras tute rapide. Nur por momento. Ĉar vi ankoraŭ tiom bone konas min, bonvolu."

Li kaptis mian manon. Li sentis sin kiel neĝo, tute frideta, tute polveca, tute malpeza.

Ni staris inter aro da alnoj. Jen kuŝis io hela.

"Venu", diris Radi. "Jen mi kuŝas." Mi vidis homan skeleton, kiel mi konis ĝin el la lernejo, brune verda metalpeco kuŝis apude. "Tio estas mia ŝtalkasko", diris Radi. Ĝi estas tute rustiĝinta kaj plena de musko."

"Kaj tiam li montris al la skeleto: "Bonvolu ne ridi", li diris, "sed tio estas mi. Ĉu vi povas kompreni tion? Vi ja konas min. Diru mem, ĉu mi povas esti tio tie? Ĉu vi opinias tion? Ĉu vi ne trovas tion tie terure fremda? Estas ja nenio konata je mi. Oni tute ne plu ekkonas min. Sed mi estas tio. Mi ja devas esti. Sed mi ne povas kompreni tion. Estas tiom terure fremde. Kun ĉio ĉi, kio mi estis pli frue, tio ne plu havas rilaton. Ne, bonvolu ne ridi, sed tio ĉio estas tiom terure fremda al mi, tiel nekomprenebla, tiom multe malproksima."

Li sidiĝis sur la malhelan teron kaj rigardis malĝoje antaŭ sin. "Kun pli frua tempo tio havas neniun rilaton plu", li diris. "Nenion, tute nenion."

Tiam li levis per fingropintoj iom de la malhela tero supren kaj flaris je ĝi. "Fremda", li flustris, "tute fremda". Li etendis la manon kun la tero al mi. Ĝi estis kiel neĝo. Kiel lia mano, kun kiu li antaŭe kaptis al mi, tute frideta, tute polveca, tute malpeza.

"Flaru", li diris.

Mi profunde enspiris.

"Nu?"

"Tero", mi diris.

"Kaj?"

"Iom acida. Iom amara. Ĝusta tero."

"Sed tute fremda, ĉu ne? Tute fremda, ĉu ne? Kaj tamen tiom naŭziga, ĉu ne?"

Mi profunde enspiris la teron. Ŝi odoris fridete, polvece kaj malpeze. Iom acide, iom amare.

"Ĝi odoras bone", mi diris, "kiel tero."

"Ĉu ne naŭzige, ĉu ne fremde?"

Radi rigardis min kun timemaj okuloj. "Ĝi odoras ja tiom naŭzige, he vi."

Mi flaris. "Ne, tiel flaras ĉiu tero."

"Ĉu vi opinias tion?"

"Certe."

"Kaj vi trovas ĝin ne naŭziga, ĉu?"

"Ne, ĝi flaras eksterordinare bone, Radi. Flaru foje atente."

Li prenis iom da tero inter fingropintojn kaj flaris je ĝi. "Ĉu ĉia tero tiel flaras?" li demandis.

"Jes ja, ĉia."

Li spiris profunde. Li ŝovis sian nazon tute en la manon kun la tero kaj flaris je ĝi. Poste li rigardis min kaj diris: "Vi pravas. Flaras eble tamen tute bone, sed fremde, se mi pripensas, ke tio estas mi. Sed vere terure fremde, ĉu ne?"

Radi sidis kaj flaris je ĝi kaj li forĝesis min kaj li flaris kaj flaris kaj flaris. Kaj li diris la vorton 'fremda' pli kaj pli malofte. Ĉiam pli mallaŭte li diris ĝin. Li flaris kaj flaris kaj flaris.

Jen mi iris sur miaj piedaj fingroj ree hejmen. Estis matene je la kvina kaj duona. En la antaŭĝardenoj montriĝis ĉie tero inter la neĝo. Kaj mi paŝis nudapiede sur la malhelan teron en la neĝo. Ĝi estis frideta. Kaj polveca. Kaj malpeza. Kaj ĝi odoris. Mi leviĝis kaj enspiris profunde. Jes ja, ĝi odoris. "Ĝi odoras bone, Radi", mi flustris. "Ĝi odoras efektive bone. Ĝi odoras kiel ĝusta tero. Vi povas esti tute trankvila."

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

PS: La rakonto unuafoje estis publikita de la eldonejo Rowohlt en Hamburgo, en la jaro 1949.

https://cezartradukoj.blogspot.com/