Jian Yunke

Ĝiboj estas sanigataj

Ĉina fablo el la dekkvina jarcento

Fuŝkuracisto asertis, ke li povas sanigi ĉiujn kurbigitajn spinojn. "Kiom ajn via dorso estas kurbigita, ĉu ĝi similas al arĉo, al ringo aŭ al poto, venu nur al mi, mi rektigos ĝin dum mallonga tempo!"

Ĝibulo estis sufiĉe kredema akcepti ties vortojn kiel seriozajn kaj pretis lasi kuraci sin de li. La fuŝkuracisto ordonis al li, ke li sternu sin sur tabulo, metis duan sur lian ĝibon kaj poste kun sia tuta forto saltadis sur ĝi. La ĝibo fariĝis rekta, sed la viro mortis.

La filo de la ĝibulo volis akuzi la fuŝkuraciston, sed tiu diris: "Mia tasko estis rektigi lian ĝibon. Sed ĉu li mortos post tio tute ne estis afero mia.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el germana traduko de la originalo


https://cezartradukoj.blogspot.com/