Kàlmàn Kalocsay
La fundamento kaj la palaco
La fundamento kaj la palaco
Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,
ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.
Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo.
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Al la „oficialaj“, t.e. devigaj reguloj de BD kaj FdE 1905 aldoniĝas ĉiuj suplementoj de la origina teksto de la Fundamento de 1905 aldonitaj al ĝi per oficialaj decidoj de la Akademio (AdE) kaj ĝia antaŭulo la Lingva Komitato (LK). Kvante plej gravaj fontoj estas la t.n. naŭ „Oficialaj Aldonoj“ (OA 1-9, 1909-2007). Alivorte oni povas paroli pri BD kaj FdE 2007.
Se tiuj fontoj ne sufiĉas por decidi pri ĝusta aŭ malĝusta Esperanto, oni serĉu, ĉu oni trovas (nedevigan) modelon en la verkaro de Zamenhof (vd. BD 4.6 kaj A 3.4 – A 3.6).
Se ankaŭ tio ne sufiĉas, oni klopodu konstati iun ĝeneralan uzon, kiel ĝi estas trovebla ĉe „la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj“ (BD 3.3 – konsult-verkoj kiel gramatikoj kaj vortaroj, sed ankaŭ originala kaj tradukita literaturo beletra aŭ faka).
Tiu norm-hierarkio estas deviga, ĉar la principoj kaj reguloj de BD kaj A, kiu preskribas ĝin estas devigaj. Ĝi samtempe priskribas la devige kaj necese aplikendan proceduron por veni al respondo pri lingva demando. Almenaŭ mense oni devas ekzameni ĉiun ŝtupon de la normaro de supre malsupren:
Deviga:
1. Principoj de la Bulonja Deklaracio
2. Fundamento laŭ la stato de 2007 (do inkluzive de la postaj Oficialaj Aldonoj), inkluzive de la principoj de la Antaŭparolo
Rekomendata:
3. Verkaro de Zamenhof
4. Ĝenerala uzo kiel trovebla ĉe la plej bonaj kaj talentaj verkistoj
Pli malsupra ŝtupo principe ne povas nuligi rezulton trovitan pere de pli supra ŝtupo. Tamen okaze eblas la konstato de arkaiĝo.
Jen ankoraŭ la teksteroj el BD kaj A, el kiu sekvas la hierarkio de aŭtoritatoj:
3. Verkaro de Z
Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton [BD 4.6].
... ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6].
4. plej bonaj kaj talentaj verkistoj
... kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo [BD 3.3].
- Mi ne asertis aŭ asertas ion tian.
"Zam agis tute senhierarkie ..."
- En lingvaj aferoj li tamen ja agis laŭ hierarkio, li nome obeis al FG, FE kaj UV:
"Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]"
"Ankaŭ mi mem ne estas esperantisto por obei al iuj aŭtoritaruloj ..."
- Miskompreno. FdE reprezentas la ĝeneralan interkonsenton pri tio, kio estas "ĝusta" Esperanto. Ĝin vi vastege libervole akceptas, kiel montras viaj multaj spritaj kaj bonaj tekstoj, kiujn mi tre ofte ĝuas ;-)).
Sign-in to write a comment.