http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-neplenumebla-deziro-por-else.html


Cezar
Neplenumebla deziro


(Por Else Lasker Schüler)


Ho, Elinjo,
unufoje renkonti vin,
ie en la nuboj de via fantaziplena paradiza florĝardeno,
en la vasta enĉiela regno de via korfrapiga poezio,
en la lando de l' ĉiama sopiro;
unufoje saluti vin kiel princon de Tebo,
unufoje interparoli kun vi,
unufoje esti proksima al vi,
unufoje brakumi vin
kun frapanta koro
kaj kisi vin tute tenere,
tre bedaŭrante,
ke ne ĉiuj amis vin tiom,
kiom mi ankoraŭ nun.
Vi, kiu estas tia grandioza
poetino de l' amo.

Ankoraŭ nun mi sentas
viajn kovrantajn anĝelajn
flugilojn gardante ĉirkaŭ mi.