Else Lasker- Schüler
MIA AMKANTO
Kiel sekreta puto
murmuras mia sango,
ĉiam pri vi, ĉiam pri vi.
Sub la ŝanceliĝanta luno
dancas miaj nudaj
serĉantaj sonĝoj,
somnambulaj infanoj,
mallaŭte super mornajn heĝojn.
Ho, viaj lipoj estas sunecaj...
Tiuj ebriigaj parfumoj de viaj lipoj...
Kaj el bluaj umbeloj kun arĝentaj ringoj
ridetas vi...vi, vi.
Ĉiam tiu serpentuma fluetado
sur mia haŭto
transŝultren -
mi aŭskultas...
Kiel sekreta puto
murmuras mia sango.
tradukis Cezar
Mein Liebeslied
Wie ein heimlicher Brunnen
Murmelt mein Blut,
Immer von dir, immer von dir.
Unter dem taumelnden Mond
Tanzen meine nackten,
suchenden Träume,
Nachtwandelnde Kinder,
Leise über düstere Hecken.
O, deine Lippen sind sonnig...
Diese Rauschedüfte deiner Lippen...
Und aus blauen Dolden silberumringt
Lächelst du...du, du.
Immer das schlängelnde Geriesel
Auf meiner Haut
Über die Schulter hinweg-
Ich lausche...
Wie ein heimlicher Brunnen
Murmelt mein Blut.
Sign-in to write a comment.