http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/diroj-pir-viroj-kolekto-de-donjo-cezar.html


Diroj pri viroj


Ne eblas ŝerci pri viroj, ili ĉiuj estus flataĵo.

Du bazaj saĝoj:
a) Viroj estas pli prudentaj ol inoj!
b) La tero estas disko!

Esploristinoj eltrovis nun, ke Moseo pro tio vagadis kvardek jarojn kun sia izraela popolo tra la dezerto, ĉar viroj ankoraŭ neniam povis demandi pro la vojo.

Kiel oni nomas katenitan viron? Fidinda viro.

Se viro pensas pri si, ke li estas nerezistebla, jen la kaŭzo estas tiu, ke li frekventas nur tiajn rondojn, kie rezisto ne atendeblas. (Francois Sagan).

Ju pli granda la skribtablo des pli malgranda la viro. (Anna Ford)

Por viroj la leĝoj de la optiko ne validas: se oni rigardas ilin sub lupeo, ili fariĝas subite tute malgrandaj. (Grete Weiser)

Viroj estas kiel falantaj steloj, ili aperas kaj foriĝas.

Multaj viroj havas neniun kvalifikon krom tiu esti viroj. (Virginia Wolf)

Kion la viroj kaj la vetero havas kune? Ili ne ŝanĝeblas.

Neniu viro estas tiom agresiva aŭ humiliga al inoj kiel tiu viro, kiu ne estas certa pri sia vireco. (Simone de Beauvoir)

Kiel oni nomas bone aspektantan, inteligentan kaj sensivan viron? Onidiro.

Viroj estas kiel telefonoj, aŭ okupitaj aŭ pertubitaj.

La vanteco de viro sufiĉus por dek inoj. (Dunja Reiter)

La viro estas rilate al emocioj ŝparporko.

La viro ŝanĝas pli prefere la planedon Tero ol siajn kutimojn.

Se viro al ino salte malfermas la aŭtopordon, jen aŭ la aŭto estas nova aŭ la ino. (Uschi Glas)

Viroj estas kiel maĉgumoj. Unue ili bongustas, kaj poste ne plu.

Kiel viro stiras aŭton, tiel li volas esti. (Anna Magnani)

Kompreneble oni devas rigardi la virojn tiel kiel ili estas, sed oni ne devas lasi ilin tiel. (Zsa Zsa Gabor)

Por certaj viroj ekzistas nur homoj kaj inoj.

Kiun titolon havas la plej maldika libro de la mondo: "Kion viroj scias pri inoj".

Fabeloj estas tial eltrovitaj, ĉar en ili la reĝido ĉiam estas bone aspektanta kaj eĉ inteligenta.

Laŭ statistiko viroj troviĝas ĉiutage nur 6 minutojn en la banĉambro, inoj 38 minutojn: ok minutojn por duŝi kaj ŝminki sin, kaj 30 minutojn, por forigi la rubon, kiun la viro postlasis en la banĉambro. (Gaby Köster)

Por kelkaj viroj unue ĉiuj lumoj devas esti estingitaj antaŭ ol io eklumos en ties kapoj.

Kion diris Dio post la kreado de la viro? Tion mi povas fari ankoraŭ pli bone.

Kial viroj ŝatas inteligentajn inojn? Kontraŭdiroj allogas sin.

Kiel viro montras, ke li povas pensi estontecen? Li aĉetas du kestojn da biero.

Viroj estas kiel gluplastro. Kelkaj tute ne gluiĝas, kaj la aliaj ne forigeblas. (Missfits)

Viro, kiel ridinda tio sonas! (Donjo)

Malofte viro estas tiel bonhumora, kiel en tiu momento, kiam li parolas pri si mem. (Marlene Dietrich)

La tri plej grandaj krizoj en la vivo de viro: Ino for – laboro for – skrapaĵo en la lako.

Viroj estas kiel aerbalonoj, sen enhavo kaj tamen plenblovitaj.

Ne ekzistas tro mallongaj penisoj, sed liniiloj kiuj mezuras malĝuste.

Viroj evoluiĝas ĝis la dekkvara jaro, poste ili nur kreskas plu. (Inge Meysel)

Viroj tute ne scivolas, sed ili devas scii ĉion.

Kial viroj havas orgasmon? Por ke ili sciu, kiam la sekso estas finita.

Kio estas sepparta menuo por viro? Brogita kolbaseto kun bulko kaj pakaĵo kun ses bierladujoj.

Viroj estas kiel dentoj, se ili ekpigras oni devas liberiĝi de ili. (Lisa Fitz)

Muskola troŝtreĉo estas ofte la sekvo de la supozo, ke viro estas tiom maljuna kiom li sentas sin. (Alice Schwarzer)

Viroj en miaj romanoj tiom malicas plej ofte pro tio, ĉar ili estas tiom terure egoismaj. (Rosamunde Pilcher )

Kiel oni povas instigi viron transpreni taskon? Oni diru, ke li estas jam tro maljuna por tio.

Malkaŝemo estas por multaj viroj la arto, tiom diri, kiom la edzino jam scias. (Tatjan Sais).

Viroj estas kiel cepoj, se la ŝelo estas for, oni ekploras.

Kio estas la diferenco inter jogurto kaj viro? Jogurto havas kulturon.


Viroj estas fenomenoj

La honestaj viroj estas malbelaj. La bone aspektantaj viroj, ne estas tre honestaj. La honestaj kaj bone aspektantaj viroj estas samseksemaj. La bone aspektantaj, honestaj kaj heteroseksemaj viroj estas jam edzoj. La ne tre bone aspektantaj viroj, kiuj estas honestaj, ne havas monon. La ne tre bone aspektantaj viroj, sed honestaj viroj, kiuj havas monon, pensas, ke ni volas havi nur ilian monon. La bone aspektantaj viroj, kiuj ne havas monon, nian monon volas havi. La bone aspektantaj, ne tre honestaj, sed sufiĉe heteroseksemaj viroj, ne trovas nin sufiĉe lindaj. La viroj, kiuj trovas nin lindaj, kiuj ankaŭ estas sufiĉe honestaj kaj havas monon, estas malkuraĝuloj. Tiuj viroj, kiuj sufiĉe bone aspektas, sufiĉe honestas, kaj havas iom da mono, estas timemaj kaj neniam ekkaptas la iniciativon! Tiuj viroj, kiuj neniam ekkaptas la iniciativon, perdas aŭtomate la intereson, se la iniciativon ekkaptas ni.

Viroj estas kiel ĉashundoj, se ili ne plu volas ĉasi, ili subite ree ĉeestas. (Ingrid van Bergen)

Estas sufiĉe da viroj kun forta karaktero, kiuj ne forlasas sian edzinon, speciale en buso aŭ en tramo. (Grete Weiser)

Viroj estas kiel aerbalonoj: plenblovitaj kaj sensivaj kontraŭ la plej eta piketo. (Tatjana Sais)

Viroj volonte prenas benzinon en benzinujo, ĉar ili volas permesi drinkdiboĉon ankaŭ al sia aŭto. (Trude Hesterberg)

Viroj estas kiel kaviaro – senutilaj, sed mirindaj.

Mi ŝatas societemajn virojn, sed tio ne tuj devas konduki al geedzeco, ĉu? (Jaqueline Bisset)

Ĉiuj viroj serĉas la idealan inon – precipe post la nuptofesto. (Helen Rowland)

Tri specoj de viroj ne kapablas kompreni la inojn: la junaj, la maljunaj, kaj la mezaĝaj. (Irlanda proverbo)

Viro sentas sin nur tiukaze komprenata de la edzino, se ŝi admiras lin. (Anna Magnani)

Ĉiuj inoj atendas la viron por la tuta vivo, sed intertempe ili edziniĝas. (Iris Berben)

Edzinoj ofte plendas, ke la edzoj ne parolas kun ili. Mi pensas, ke ili ĝoju pri tio. (Margot Hielscher)

Viroj zorgas por siaj infanoj, precipe tiam, kiam ili dormas.

Multaj viroj post la koito ne dormas. Kial? Ĉar ili ankoraŭ devas veturi hejmen.

Viro devas en sia vivo: planti arbon, generi filon, konstrui domon.
Ino devas: akvumi la arbon, eduki la filon kaj purigadi la domon.

Preskaŭ ĉiu ino estus volonte fidela al viro. Estas nur tiom komplike trovi iun, al kiu oni povus esti fidela. (Marlene Dietrich)

Samrajteco por kelkaj viroj signifas havi amikinon, nur tial, ĉar la edzino havas amikinon. (Lisa Gioccioni)

Mi estas bona dommastrumantino. Ĉiufoje, se mi eksedziniĝas, mi ricevas la domon. (Zsa Zsa Gabor)

Diroj pri viroj validas nur por aliaj viroj. Ĉar ĉiu viro mem estas escepto inter la viroj. (Cezar)

Por silentigi virviron, on devus detranĉi la langon de li. (Donjo)

elektis Donjo & Cezar