Strigspegulo en Erfurto instruas legi azenon

La novaĵo pri tio, kio okazis en Prago, disvastiĝis en Erfurto longe antaŭ la alveno de Strigspegulo. Kiam li pendigis ankaŭ tie siajn afiŝojn kaj laŭdegis sian klerecon kaj retorikon, la instruistoj kaj studentoj de la supera lernejo diris: „Al ni tio ne okazu tiel kiel al tiuj en Prago. Nin la ŝercemulo ne superruzu per siaj trukoj kaj intrigoj. Tion ni ŝuldas kaj al la famo de nia universitato kaj al nia propra honoro.“

Dum tagoj ili serĉis taskon, kiun Till vane provus solvi. Post kiam ili aŭskultis kaj ĉiam denove rifuzis multajn proponojn, ĉar ĉiuj ŝajne ne estis sufiĉe komplikaj, la rektoro finfine havis bonan ideon: „Ni transdonu azenon kiel lernanton al tiu ruzega vulpulo. Tiun li instruu legi. Li ja asertis, ke li kapablas instrui legi ĉiun estaĵon dum mallonga tempo. Sed, ĉar neniu povus nei, ke ankaŭ azeno estas estaĵo de Dio, li do devas transpreni la taskon. Se ne, li estos venkita. Ĉar li ne povos plenumi la taskon, kiel ankaŭ ni ne povus plenumi ĝin, li sidos tutcerte en la kaptilo, kiun ni starigos helpe de tiu ĉi tasko.“ La saĝaj vortoj de la rektoro estis akceptataj per granda aplaŭdo.

Kiam nun Strigspegulo staris antaŭ la erudiciaj sinjoroj, la rektoro sciigis al li: „Ni intencas transdoni azenon al vi, por ke vi instruu legi ĝin. Ĝi lernu la legadon de vi. Ĉu vi kuraĝas transpreni tiun taskon?“ „Jes“, respondis la ŝercemulo, „tio certe ne estas tro malfacila por mi. Mi bezonas nur tempon por tio. Kvankam ankaŭ la azeno estas vivanta estaĵo, kiel ĉio, kion Dio kreis, mankas ja la lingvo kaj prudento al li, ĉar la Kreinto de ĉio vivanta rezervis tiujn du aferojn por la homoj. Tial vi devas pacienci, ĝis mi solvis mian taskon. Dum dudek jaroj mi instruos ankaŭ al azeno la legadon!“ La sinjoroj vole-nevole devis akcepti la longan tempon, kaj kiam ili estis interkonsentiĝintaj ankaŭ pri la salajro, ili transdonis al Strigspegulo la azenon, kiu jam atendis en la korto.

Till marŝis kun la longorela besto gaje al la gastejo, kie li loĝis. En liaj poŝoj tintadis parto de la kvincent groŝoj, kiujn li ricevis antaŭpage. La arĝentaj moneroj estis por li la plej grava, la tasko ŝarĝis nek lian koron nek lian konscion. „ Kio malbona povus okazi al mi?“ li opiniis „Dum dudek jaroj multe da akvo fluas en la marojn. Post tiu tempo multaj aferoj estos ŝanĝinĝintaj. Se mi mortos intertempe, neniu povos riproĉi min. Se la azeno kuŝiĝos por ĉiam, aŭ, se la rektoro eligos sian lastan spireton, mi same liberiĝos de mia devo.“

En la gastejo Strigspegulo luis por sia lernanto apartan stalon, por ke neniu alia besto ĝenu ĝin. Poste li prenis malnovan libron, metis ĝin en la kripon kaj disŝutis avenon inter la foliojn.


La azeno rapide rimarkis, ke en la libro troveblas bongustaĵoj. Serĉante la grajnojn, ĝi baldaŭ lernis foliumi per la buŝo. Se ĝi ne plu trovis ion, ĝi ekparolis kaj kriis mizere: „I-a!“ „Tio iras ja belege“ jubilis Strigspegulo. Mia lernanto estas pli saĝa ol mi pensis!“ Li iris al la rektoro kaj informis lin, ke la azeno bone progresas kaj demandis ĉu li bonvolos veni iam por konvinkiĝi. La rektoro demandis mirigite: „Ĉu ĝi vere lernas ion el tio, kion vi instruas al ĝi? Estas certe ne facile instrui ĝin eĉ nur la abocoon.“ La ruzulo konsentis. „Volonte mi konfesas, ke mi havis ĝis nun neniam tian krudan kaj mallertan lernanton. Sed mi uzas ĉiun diligenton kaj penon kaj per tio atingis, ke ĝi jam konas kelkajn vokalojn kaj klare povas diri ilin. “Se plaĉas al vi, kunvenu kaj aŭskultu mem kun mi!“

La rektoro volonte pretis por tio kaj aldone por la vizito invitis kelkajn profesorojn. Kiam la sinjoroj en la solenaj vestoj enpaŝis en la korton de la gastejo, la rektoro kun la oroĉeno ĉirkaŭ la kolo kiel la unua. Strigspegulo iris renkonte al ili kaj salutis ilin kun granda ĝentileco. Poste li kondukis ilin en la stalon al sia lernanto, metis la libron en la kripon kaj iris flanken. La azeno, kiun la ŝercemulo lasis malsati la tutan tagon, tuj malfermis la libron kiel ĝi kutimis de kelkaj semajnoj kaj avide serĉis la avenon. Sed kiam ĝi ne trovis avenon, ĝi kriis laŭte: „I-a!“ Jen la ŝercemulo diris: „Aŭskultu sinjoroj, la vokalojn A kaj I ĝi jam lernis kaj mem eltrovas ilin. Mi pensas, ke li lernos ankaŭ la aliajn literojn tiel bone kiel ĉi tiujn, necesas nur multe da tempo!“ Kontraŭ tio la erudiciaj sinjoroj povis diri nenion kaj iris hejmen. Till ne devis peni plian fojon por prezenti al ili progresojn de sia lernanto. Kelkajn monatojn poste mortis la rektoro, kaj iom post iom la afero estis forgesita.

Strigspegulo liberigis la azenon kaj forlasis la urbon. Li estis jam sata pri la laboro kun la longorela besto kaj diris: „Se mi saĝigu ĉiujn azenojn en Erfurto, jen mi bezonus por tio longan vivon kaj devus rezigni pri multo, kio plaĉas pli al mi. Sed mi celas ja aliajn aferojn!“

Kelkaj rimarkoj:

Strigspegulo naskiĝis laŭ historiistoj kiel ido de kamparanoj en la jaro 1300 en Kneitlingen kaj mortis en la jaro 1350 en Mölln, en la nordo de la nuna Germanio. Li postlasis ne multe pli ol la tombŝtonon, kiun amikoj pagis por li.

Krome li postlasis laŭ la okuluma estraro de muzeo en Naumburg en Germanio mantelon kaj arlekenan ĉapon, kruĉon kaj pecon de trumpeto, kiuj nun rigardeblas en turo de la urbeto Naumburg, kie li trumpetis kiel turgardisto la alvenon de malamikoj, kvankam neniuj estis videblaj – pro la aĉa salajro, kiun li ricevis tie, kaj por ke li foje povu manĝi sola kaj ĝis satiĝo ĉe la forlasitaj tabloj, ĉar la Naumburganoj ĉiuj devis forkuri kun siaj armiloj el la urbo.

Kiam oni malfermis lian tombon pro iu kaŭzo, li ne kuŝis en la ĉerko, sed sidis tie, ĉar li estis nekutima kaj tre inteligenta ulo, kiu ŝajne legis tre bone la anekdotojn pri Diogeno, kiu ja deziris, ke oni entombigu lin kun la vizaĝo suben. Kial? Ĉar baldaŭ ĉio suba turniĝos supren, kiel Diogeno klarigis mem.

Rakonton pri ŝerca ago de Strigspegulo „alpropriigis“ la fama Andersen, kiu faris el ĝi spritan fabelon: „La novaj vestoj de la imperiestro“, kiu estas tre bone tradukita en Esperanton, de Zamenhof kaj pli poste ankaŭ de dano. Jam nur tiu fakto montras, kiom gravaj estas plu tiaj uloj kiel Diogeno aŭ Til Strigspegulo aŭ Hoĝao Nasredino, kiom grandan influon ili havas en la mondo-literaturo, ja en la pensado de la homaro.

Simila ŝercemulo kiel Strigspegulo estis ankaŭ la tute ne brava soldato Ŝvejk de Haŝek, kiu jam nun estas kvazaŭ nemortebla. Mi ne volus vivi sen lia humuro, mi ĉiujn tiujn ulojn tre ŝatas, ja mi vere bezonas ilin, ĉar ili konsolas kaj ridetigas min, se mi estas iam malĝoja pri la stato de l' mondo. Ridado ne nur trankviligas kaj sanigas homojn, ĝi ankaŭ liberigas nin de ĉia timo!

https://cezartradukoj.blogspot.com/