Robert Walser
Arbaro
Trapenetrite de diversaj sensoj, mi malrapide supreniris sur rokeca pado en la arbaron, kiu kvazaŭ paŝis al mi, kiel profunde verda nepenetrebla enigmo. Ĝi estis kvieta kaj tamen ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi moviĝas kaj proksimiĝas renkonte al mi kun ĉiuj siaj belaĵoj. Estis vespero, kaj laŭ mia rememoro la aero plenigis sin kun dolĉa melodia frido. La ĉielo ĵetis orajn ardantajn brilojn en la densan arbaron, kaj la herboj odoris tre nekutime. La odoro de la arbara tero ensorĉis mian animon, kaj tiel korpremate kaj ebriigate kiel mi estis, mi kapablis antaŭenpaŝi nur tre lante. Jen aperis el la malaltaj junaj kverkarbetoj inter abioj sovaĝa granda bela fremdulino apenaŭ vestita, kun kapo kovrata de pajloĉapeleto, de kiu falis rubando sur la nigran hararon. Estis arbarino. Ŝi klinis la kapon, mansalutis kaj malrapide venis al mi. La vespero estis jam tiel bela, la birdoj, la nevideblaj, kantis jam tiel dolĉe, kaj nun krome ankoraŭ tiu belulino, kiu aspektis kiel sonĝo pri ino, kvazaŭ ŝi estus nur imago pri tia ino, kia estis ŝi. Ni proksimiĝis reciproke kaj salutis nin. Ŝi ridetis, kaj mi same devis rideti, venkite de ŝia rideto kaj kaptite de la belega abisimila figuro. Ŝia vizaĝo estis pala. Ankaŭ Luno nun aperis inter la branĉoj kaj rigardis nin ambaŭ pensoplene serioze, kaj jen ni sidiĝis unu apud la alia sur la malsekan, molan dolĉe odorantan muskon kaj rigardis reciproke la okulojn. Ho ve, kiajn belajn grandajn melankoliajn okulojn ŝi havis. Mondo ŝajne kuŝis en ili. Mi brakumis ŝian grandan molan korpon kaj petis ŝin, kun tiom da flatado en la voĉo, kiom mi kapablis meti en ĝin (kaj tio ne estis malfacila), ke ŝi montru al mi la gambojn; kaj ŝi forprenis la jupon de la gamboj, kaj jen softe briletis al mi tra la malhelo de la arbaro la ĉiele bela blanka ebura koloro. Mi kliniĝis kaj kisis ambaŭ gambojn, afabla bonvenigata torento fluis tra mia animita korpo kaj mi kisis nun ŝian buŝon, kiu estis la ŝvelanta cedema boneco kaj amo mem, kaj ni firme tenis nin, brakumis nin reciproke dum longa longa tempo pro kvieta reciproka raviteco. Aĥ, kiom la odoro de la arbara nokto ravis min, kaj kiel ravis min ankaŭ la odoro, kiu eliris de la ino mem. Ni sternis nin sur la muskon kiel en multekostan, riĉe ornamitan liton, kvieto kaj tenebro kaj paco estis ĉirkaŭ ni, super ni la dancantaj kaj briltremaj steloj kaj bona, senzorga, kara, granda, dieca Luno.
tradukis Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk
Rimarkoj: Robert Walser (1878-1956) Li estis kompare al Kafka sensukcesa verkisto, kiu tamen impresis lin. La lastajn jarojn li pasigis en Svisio en hejmo por nervmalsanuloj. Li mortis vintre dum promeno tra arbaro, kie onis trovis lin tute frostigita sur neĝkovrata padokruciĝo apud arbo; precize tia, kia li iam priskribis frostmortinton, kiam li vivis ankoraŭ.
Sign-in to write a comment.