Hans-Georg Kaiser
Ĉi tie parolas

(rakonto)

La telefono sonorilas, kaj dum la tre olda grafino manprenas la ricevilon, pikas la insida grafo orumitan tranĉilon en ŝian koron, kiu freneze batis malantaŭ ŝia mola kaj multe tro grasa mamo. Li ja koleris, ĉar li rajtigite timas pro la heredaĵo, kiu efektive sur ruze elpensitaj flankvojoj estis enironta en la manojn de certa Arthur Smith.

Sed la kolera kaj ofendita grafo bezonas la monon, ĉar li pasie pokeras kaj eĉ sen fortuno. La servisto kun la somnambula vizaĝo estas informita kaj portas la kadavron de la grafino en kofro al proksima tombejo.

La grafo, la murdinto, serĉas certajn dokumentojn, fine trovas ilin kaj tiam fumas dum longa tempo pipon, kiu aspektas kiel markato. En matena kostumo li atendas la serviston, kiu revenas post du horoj kun gazeto kaj varmega teo, en kies tason la grafino, ankoraŭ vivinta, miksis mortigan venenon el Sumatra, ĉar certa sinjoro Smith insiste konsilis tion al ŝi, por ke ili estontece povu ĝui la plenan kaj puran feliĉon tute sen ĝenoj.

La grafo, trinkinta la teon, paliĝas, eligas blasfemojn, bluiĝas kaj tuj formortas. La servisto metas lin en duan kofron kaj portas la grafon al la sama tombejo, kie la dua elfosita tombo jam estas preta por la morta korpo de la grafo. Nur nigra ratogranda kato, kiu elsaltas el la tombo iom timigas la serviston. Ĝi volas elgrati liajn okulojn per grandaj ungoj, sed li senkapigas ĝin per ŝpato sen eĉ moveti per brovo.

Poste la servisto revenas en la domon, kie jam okazis du murdoj. Li surmetas diskon, en la loĝoĉambro eksonas la kriminaltango. Li dancas lerte kelkajn baletpaŝojn kaj dum tio rigardas memgarde. Poste li tiras la maskon de la vizaĝo. Estas, kiel apenaŭ plu supozeblas alie, la tre honorata kaj tre respektinda sinjoro Smith, la servisto, kiu kontente rikanas.

Kaj denove sonorilas la telefono : „Ĉi tie Gloria-hotelo, la serviston mi petas !“ grumblas ina voĉo, kiu pro sia profunda baso iom memoras pri la kantistino Zarah Leander.

„Estas ĉio en ordo“ mielas sinjoro Smith,“anĝeleto mia, dolĉa katinjo, mi tuj ekflugos aŭtomobile al vi, tuj !“

Li eliras el la domo kaj veturas haste en oldmobilo al la Gloria-hotelo, kie Eliza, la kokteleja damo kun la longaj gamboj jam delonge senpacience atendas lin. Ŝi paŭtas, ĉar li ankoraŭ ne venis. Tiu simio-idioto, eĉ ĝustatempe veni al rendevuo li ne povas, tiu ŝtipkapulo, ŝi pensas kolere.

Post alveno la atendato kisas Elinjon tiom triumfe, ke ĝentlemano kun ombrelo kaj melonĉapelo, ĝuste enveninta kaj facile rekonebla kiel la privata detektivo Eddy, komencas suspekti ion pri la stranga paro.

La detektivo „turnas“ siajn orelojn en la direkto al la bufedo kaj aŭskultas dum tio pri aferoj, pri kiuj li aŭskultu en neniu kazo ion, aferoj, kiuj donos post kelkaj pliaj komplikaĵoj je la la fino de la filmo al la kriminalinspektoro Blind’ la decidan frapbateton sur la cerbon, kiu havigos al Scotland Yard plian brilan venkon por justico kaj justeco.

Tio ja ankaŭ en la vera vivo povas okazi, sed nur, se oni ankoraŭ sankte fidas la modernajn fabelojn pri juĝistoj kaj policistoj kaj pri tro babilemaj prizondirektoroj kaj aliaj bizaraj kriminalfiguroj.

Katinjo-anĝeleto, Eliza, kiu ne suferas je tro da romatikeco, ne tute fidas al sinjoro Smith, ŝajne ŝi jam iel supozas, ke la senfidela kanajlo Smith ankaŭ ŝin mem ĉeokaze provos transmondigi per fia truko.

Sed la dubo nur en la fino de la lasta seria filmo montriĝos efektive tute pravigita, ĉar ĝuste en tiu tempo oni finis la produktadon de tiaj jam ekstermodaj filmoj, ĉar neniu plu volis pagi ion por ili. En la tv-programoj la filmoj poste komencis novan vivon, kio kondukis al tio, ke oni ankoraŭ nun povas rigardi ilin tv-e kaj aĉeti kiel videofilmojn, ĉar negocisto, kiu ne volus enspezi post la milionopaj gajnitaj markoj ankoraŭ la atingeblajn groŝojn aŭ cendojn, ne estus negocisto, sed danĝera revulo, kiu laŭ la nuna moralo estus eĉ pli fia ŝtipkapulo ol iu trompita trompisto kiel Arturo Forĝist’.

Ligo:

www.wallace-online.de/home.html

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/