Lene Voigt
Ruĝĉapulino en la saksa

(parodiotraduko el la saksa lingvo)


Estis iam malgranda dolĉa knabineto, kiu ricevis de sia avino fajroruĝan velurĉapon kun eta lanbulo sur la ĉapo. Kun la ĉapo la malgrandulino aspektis tiel ŝika, ke ŝi tute ne plu surmetis alian kapkovraĵon.

Iutage diris panjo al la knabineto: „Venu, infano mia, prenu al vi la korbeton kun la tenilo kaj portu ĝin al la avino. Ŝi ĵus telefonis, ke ŝi ne fartas tute bone."

„Sed kio estas tie en la korbo?“ demandis Ruĝĉapulino.

„Jen botelo kun pomovino, skatoleto da oleosardenoj kaj saksa kirlokuko. Sed tute ne ronĝadu la kukon survoje! Se vi malsatas, manĝu viajn pantranĉetojn kun mielo, ĉu komprenite?“

Ruĝĉapulino promesis obei kaj saltetis gaje en la printempon. Kiam ŝi estis post kvarono de horo en la arbaro, almarŝis subite lupo.

Kia besto tio estas, vi volas scii? Nu, imagu la hundon Garo de Pecold, pensu laŭlonge ankoraŭ pecon aldone, krom tio pintan kapon kaj ardantajn okulojn – jen vi havas la lupon.

Tiu besto do venis el la arbaro kaj opiniis: „Al kiu vi volas iri, Ruĝĉapulino?“

„Al la avino.“

„Nu, sciu, en tiu kazo mi kunprenus al la maljunulino kelkajn etajn florojn. Tio simple estas la sankta devo de bonedukita nepino.“

„Jen vi fakte diras la veron“, diris Ruĝĉapulino. Ŝi metis sian korbon sub abion kaj kliniĝis pro anemonoj kaj primoloj.

Ŝi ne elŝiris ilin tuj kun la radiko kiel vi, sed softe depinĉis ĉiun unuope. La lupo rikanis kaj haste kuris al la avino. Tie li saltis per unu fojo en la dometon, sagis tra la loĝoĉambro kaj tiam malantaŭen en la dormĉambreton kaj voris la avinon.

Ŝi tute ne havis tempon por krii pri helpo, ĉar ŝi tuj estis en la lupoventro. Nu, kaj poste estis kompreneble tro malfrue. Post tio la malica besto rampis en la liton, kovris sin ĝis la kapo kaj tiris la violan noktoĉapon de la avino sur la vizaĝon. Post certa tempo alvenis Ruĝĉapulino kaj miris, ke la pordo estas malfermita. „Nu, ŝajne avino ĝuste aerumas la domon“, ŝi pensis kaj kuris en la dormĉambreton.

„Sed kara avino mia“, ŝi opiniis: „Ja kia vi aspektas! Ĉu via buŝo subite ne plu malfermeblas?“

Ŝi kliniĝis iom pli malsupren al la lito. Jen la lupo malfermŝiris la buŝegon kaj voris ankaŭ la knabineton. Avino iom ŝoviĝis flanken kaj nun ili ambaŭ enestis. „Se ni almenaŭ kunhavus la kirlokukon“, pensis Ruĝĉapulino. Sed ŝi ne povis paroli kaj la aero estis tute densa kaj kunpremis ŝian gorĝon. La lupo post la rekorde rapida matenmanĝo ekdormis iomete kaj ronkis tiom laŭte, ke ekstere ŝanceliĝis la arboj.

Jen venis ĉasisto sen hasto, aŭdis la ronkadon kaj pensis: „Tion mi ne povas kompreni, tio ja tute ne estas laŭ-ina de la maljunulino tiom bruadi!“

Tiam li iris en la dometon, kaj kompreneble li tuj rimarkis, kiun li tie havas antaŭ si.

„Nu, jen mi fine foje kaptis vin, impertinenta ulo!“ li vokis, alportis el la kuirejo la birdaĵan tondilon kaj malfermtondis atenteme la felon de la lupo. Kia ĝojo tio nun estis, kiam ambaŭ ruliĝis en la taglumon! La maljunulino purigis siajn okulvitrojn, kiuj interne de la lupo tute malklariĝis kaj Ruĝĉapulino plenŝtopis la lupoventron per karbobrikoj el la karbokesto kaj poste ŝi ree kunkudris la malican beston. Kaj kiam la lupo vekiĝis kaj intencis skui la polvon de la piedoj, li falis kun laŭta pumsono sur la tapiŝeton antaŭ la lito.

Avino, Ruĝĉapulino kaj la ĉasisto trinkis la pomovinon, ĵetiĝis sur la oleosardenojn kaj dividis la kirlokukon inter si. Ili tre ĝojis, ke la afero laste ankoraŭ tiel bone finiĝis.

Nu, tio estu instruo al vi – speciale al vi, knabinetoj, estas ĉiam pli bone, se ina estaĵo tute ne aŭdas je tio, se iu survoje babilaĉas ion al ŝi, ĉar oni neniam povas esti certa pri tio, kio kaŝiĝas post la vortoj.

el la saksa germana dialekto tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarkoj

La saksa estas parolata en la regionoj de Lepsiko kaj Dresdeno en Germanio. Lene Voigt estas fama verkistino el Lepsiko, kies verkistan brilon oni malkovris nur post ŝia morto.

La ĉarmo de tiu humuraĵo evidente nur tiukaze tute malkovriĝas, se oni legas la tekston en la saksa dialekto, sed mi tamen pensis, ke la teksto eĉ ankoraŭ tiukaze estas sufiĉe amuza, se oni tradukas ĝin en sendialektan Esperanton. Esperanto havas ĉion, kion lingvo bezonas, sed se temas pri la tradukado de dialektoj fariĝas komplike por tradukisto. Se oni legas certajn tekstojn de Baghy oni tamen ekkonas, ke ankaŭ Esperanto ne estas tute sen dialektaj nuancoj. Speciale la interpretado de la influo de naciaj dialektoj en Esperanto internacie bone kompreneblas kaj sorĉas ridetojn sur la vizaĝojn de humuremuloj: Por sagsou – diion mi mem aŭdis, kiam mi angoraŭ visidis esperandogluubon en Lebsigo – Esperandou esdas nebre indereza lingvouh, je diou vi bouvas breni eĝĉ veneejnon. HGK)


Rotkäppchen auf Sächsisch

von Lene Voigt

(Parodie)

Da war aemal ae gleenes niedliches Mädchen. Das grichte von seiner Grossemudder aenne feierrote Samtgabbe mit aenner Bummel dran. Drin sah de Gleene so schnaerblich aus, dasse barduh geen andern Bibbi maehr uffsetzte. Un so gams, dasse von dr ganzen Nachbarschaft Rotgaebbchen genannt wurde.

Eenes Dages sagte de Mudder zu dr Gleenen: "Gomm, mei Gind, nimm hier das Henkelgaerbchen un brings naus bei de Grossemuder. Se hat aehmd telefoniert, dassrch gar nich hibsch is heite."

"Was isn da drinne im Gorbe?" fragte Rotgaebbchen.

"Aenne Flasche Abbelwein, aenne Biggse Eelsardin' un aenne Baebe (Saechsisches Nationalgebaeck). Dassde mir aber nich etwa unterwaechens am Guchen rumgnaubelst! Wenn de Hunger hast, issde deine Baemmchen mit Gunsthonich, verschtanden?"

Rotgaebbchen verschrach scheene zu folchen un hubbste frehlich in dn Frielink naus. Wiese nach aenner Vaertelschtunde im Walde drinne war, gam ploetzlich ae Wolf angelaascht. - Was das fier Dier is, wolltr wissen? - Nu schtellt eich aemal Baezolds Garo vor, denkt eich noch ae Schtickchen dran, drzu ae viel schbitzern Gobb un gliehende Oochen - un da habtr ae Woelf.

So a Viech gam also ausn Busche un meente: "Bei waen willstn, Rotgaebbchen?"

"Bei de Grossemudder."

"Nu weesste, da waerd'ch awer daer alten Frau ae baar Bliemchen mitnaehm. Das geheert sich eenfach so fier ae gebildetes Enkelgind."

"De hast eechentlich recht", sagte Rotgaebbchen, schtellte ihrn Gorb unter aenne Danne un bickte sich nach Anemon' un Briemeln.

Se hatse awer nich gleich mitr Wurzel rausgerubbt wie ihr, sondern jedes eenzelne sachte abgegnibst. Dr Wolf feixte in sich nein un saebbelte naus bei de Grossemudder. Dort schbrangr mit een Satz ins Heischen, sauste durch die gute Schtuwe un dann hinter in de Gammer un verschlang de alte Frau.

Se hatte iwerhaupt nich Zeit, um Hilfe zu brilln, da sasse schon drinne im Wolfsbauche. Na un da warsch nadierlich zu schbaete. Hieruff groch das beese Dier ins Bette nein, deckte sich bis nuff zu un schtilbte sich dr Grossemudder ihre lilane Nachtmitze iwersch Gesichte. Nach aenner Weile gam Rotgaebbchen un wunderte sich, dass de Diere uffschtand. Nu, wahrscheinlich dud de Grossemudder grade liften, dachte se dann un lief nein in de Gammer. Da fielr nu gleich uff, dass de de alte Frau heite so ae faerchterlich grossen Mund hatte.

"Awer meine gude Grossemudder" meente se, "wie siechste denne aus? De hast wohl de Maulschbaerre gegricht?"

Sie beichde sich ae bisschen diefer iwersch Bette. Da riss dr Wolf den Rachen uff un waerchte ooch noch 's gleene Maedchen nunter. De Grossemudder rickte ae Haebbchen beiseite, un nu sassense alle beede drinne. Wenn mr wenichstens de Baebe mit haetten, daechte Rotgaebbchen. Awer reden gonnte se nischt, denn de Luft war gans dick un schnierte ihr de Gaele zu. Dr Wolf schlief nach daem Reggordfriehschtick ein un schnarchte so laut, dass draussen de Boomschtaemme waggelten.

Da gam ae Jaecher angeleiert, heerte das Schnarchen un dachte: "Ich gann mr nich haelfen: Das is doch direggt unweiblich von daer alten Frau, so druflos zu rasseln!"

Dann ginkr nein ins Heischen un maerkte nadierlich gleich, wen'r da im Bette vor sich hatte.

"Habbch dich endlich erwischt, du fraecher Gedatte!" riefr, holte aus dr Giche dr Grossemudder ihre Gefliechelschaere un schnibbelte behutsam dn Wolfbalch uff. Das war nu vielleicht aenne Freide, wie die beeden wieder ans Dageslicht gegollert gam! De alte Frau butzte ihre Brille, die da drinne gans angeloofen war, un Rotgaebbchen schtobbte dn Wolfsbauch voll Brigetts ausn Gohlngasten un naehte dann das beese Dier wieder zusamm. Un wie nu dr Wolf uffwachte un sich heimlich ausn Schtaube machen wollte, blumbstr dod uffn Bettvorlecher.

De Grossemudder, Rotgaebbchen und dr Jaecher tranken dn Abbelwein, machten sich iwer deEelsardin un deilden sich in de Baebe. Se warn saehre froh, dass de Sache noch so scheen abgeloofen war.

Nu naehmt eich draus aenne Lehr - besonders ihr Maedchen: s is immer besser, ae weibliches Wesen gimmte sich iwerhaubt nich drum, wennse unterwaeches eener angewasselt, denn mr gann nie wissen, was drhinterschteckt.

https://cezartradukoj.blogspot.com/