Hans-Georg Kaiser
Se ne estus sed kaj tamen...

Se ne estus monde valoj,
montoj mankus, akvofaloj.
Mi la montojn tial ŝatas,
sed al valoj same fratas.

Se ne estus blasfemio,
ne ekzistus kara Dio,
eklezio eĉ ne estus,
kaj ni sen infero restus.

Se ne estus laboristoj,
kie estus varvendistoj?
Eĉ plu vivos laboristoj,
se jam mankos kontrolistoj.

Se ne estus Sun' kaj sfero,
ne moviĝus nia Tero.
Kaj ni sekve ne ekzistus,
el nenio nur konsistus.

Se ne estus sed kaj tamen,
mi al ĉio dirus amen,
sed ĉar tiuj plu ekzistas,
mi spiteme plu rezistas.

cezaroriginaloj.blogspot.de