Mi ridas.
Plej grave estas je kribrilo
truoj je l' fin'.

Mi tiom amas vin.

Ringelnatz


Kurt Tucholsky
Pri la sociologia psikologio de l' truoj

Truo estas tie, kie ne estas io alia. La truo estas eterna akompananto de la netruo. Truo sola ne ekzistas, kiom ajn mi bedaŭras tion. Se ĉie io estus, ne ekzistus truo, sed ankaŭ ne filozofio, kaj eĉ malpli religio, krom tiu, kio venas el truo. La muso ne povus vivi sen ĝi, ankaŭ ne la homo, ĝi estas por ambaŭ la lasta savo, se la materio urĝas ilin. Truo ĉiam estas bona. Se homo aŭdas la vorton 'truo', tiu ekhavas asociojn: kelkaj pensas pri sparkotruo, kelkaj pri butontruo, kaj kelkaj pri Goebbels.

La truo estas la baza kolono de la nuna socio, kaj tia ĝi ankaŭ estas. La laboristoj loĝas en morna truo, ili devas uzi zontruon pli kaj pli malvastan, kaj se ili ekribelas, la ĉarpentisto montras al ili, kie li lasis la truon, tiam oni metas ilin en prizonan truon, kaj je la fino ili rigardas trans vicon de ĉelaj truoj kaj fajfas mem el la lasta. En la Agrostrato naskiĝo estas malbeno, kial la infanoj ĝuste devenis el truoj de tie? Kelkajn truojn plue la asesora jura ŝtatekzamenado estus certa al ili.

La plej rimarkinda je truo estas la rando. Ĝi ankoraŭ apartenas al io, sed rigardas daŭre en la truon, ĝi estas limgardejo de la materio. La nenio ne havas limgardejon. La molekuloj ĉe la rando havas kapturnojn, ĉar ili rigardas en la truon, ĉu la molekuloj de la truoj dume male fariĝas... firmecaj? Por tio ne ekzistas vorto. Ĉar nia lingvo estas farata de iomuloj, la truuloj parolas sian propran lingvon. La truo estas statistika; truoj vojaĝantaj ne ekzistas, preskaŭ ne ekzistas.

Truoj, kiuj geedziĝas, fariĝas unueco. Jen unu el la plej strangaj okazaĵoj el tiuj, kiuj ne penseblas. Fortranĉu la disigan vandon inter du truoj, ĉu tiukaze apartenas la dekstra rando al la maldekstra truo aŭ la maldekstra rando al la dekstra? Aŭ ĉu ĉiu el ili al si mem? Aŭ ĉu ambaŭ al ambaŭ? Zorgojn miajn mi volus havi! Se truo estas fermŝtopita, kie ĝi restas tiukaze? Ĉu ĝi premiĝas flanken en la materion? Aŭ ĉu ĝi kuras al alia truo por lamenti pri siaj trusuferoj? – Kie restas la fermŝtopita truo? Neniu scias tion: nia scio tiukaze havas tian. Kie estas aĵo, ne povas esti alia aĵo, ĉu ne? Kaj kie estas jam truo, ĉu tie povas esti ankaŭ alia? Kaj kial ne ekzistas duonoj de truoj – ?

Kelkaj objektoj pro ununura trueto fariĝas senvaloraj. Ĉar ununura loko de ili ne plu havas valoron, nun senvaloras la tuta cetero. Ekzemploj: veturbileto, virgulino kaj aerbalono. La aĵo per si mem ankoraŭ estas serĉata; la truo jam estas por si. Kiu per unu gambo estus en truo kaj per alia ĉe ni, nur tiu estus saĝa. Sed tion laŭdire ankoraŭ neniu sukcesis.
Megalomaniuloj asertas, ke la truo estas negativa. Tio ne estas ĝusta: la homo estas netruo, sed la truo estas la esenca. Ne ridu pri truo, la truo estas la sola antaŭsento por la paradizo, kiu ekzistas surtere. Nur se vi estos morta, vi rimarkos, kio estas vivo. Pardonu tiun ĉi alineon, mi devis nur plenigi truon inter la sekvonta kaj la antaŭa.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser!

PS: pri Goebbels = pensata estas: la "asshole" Goebbels



Ke la plej gravaj aĵoj estas farataj tra tuboj pruvas unue la seksorganoj, krome la plumo kaj nia fusilo. (Lichtenberg)

Daß die wichtigsten Dinge durch Röhren gethan werden. Beweise: erstlich die Zeugungsglieder, die Schreibfeder und unser Schießgewehr.
(Lichtenberg)


Kurt Tucholsky
Zur soziologischen Psychologie der Löcher

Ein Loch ist da, wo etwas nicht ist. Das Loch ist ein ewiger Kompagnon des Nicht-Lochs: Loch allein kommt nicht vor, so leid es mir tut. Wäre überall etwas, dann gäbe es kein Loch, aber auch keine Philosophie und erst recht keine Religion, als welche aus dem Loch kommt. Die Maus könnte nicht leben ohne es, der Mensch auch nicht: es ist beider letzte Rettung, wenn sie von der Materie bedrängt werden. Loch ist immer gut. Wenn der Mensch »Loch« hört, bekommt er Assoziationen: manche denken an Zündloch, manche an Knopfloch und manche an Goebbels.

Das Loch ist der Grundpfeiler dieser Gesellschaftsordnung, und so ist sie auch. Die Arbeiter wohnen in einem finstern, stecken immer eins zurück, und wenn sie aufmucken, zeigt man ihnen, wo der Zimmermann es gelassen hat, sie werden hineingesteckt, und zum Schluß überblicken sie die Reihe dieser Löcher und pfeifen auf dem letzten. In der Ackerstraße ist Geburt Fluch; warum sind diese Kinder auch grade aus diesem gekommen? Ein paar Löcher weiter, und das Assessorexamen wäre ihnen sicher gewesen.

Das merkwürdigste an einem Loch ist der Rand. Er gehört noch zum Etwas, sieht aber beständig in das Nichts, eine Grenzwache der Materie. Das Nichts hat keine Grenzwache: Während den Molekülen am Rande eines Lochs schwindlig wird, weil sie in das Loch sehen, wird den Molekülen des Loches... festlig? Dafür gibt es kein Wort. Denn unsre Sprache ist von den Etwas-Leuten gemacht; die Loch-Leute sprechen ihre eigne. Das Loch ist statisch; Löcher auf Reisen gibt es nicht. Fast nicht.

Löcher, die sich vermählen, werden ein Eines, einer der sonderbarsten Vorgänge unter denen, die sich nicht denken lassen. Trenne die Scheidewand zwischen zwei Löchern: gehört dann der rechte Rand zum linken Loch? oder der linke zum rechten? oder jeder zu sich? oder beide zu beiden? Meine Sorgen möcht ich haben. Wenn ein Loch zugestopft wird: wo bleibt es dann? Drückt es sich seitwärts in die Materie? oder läuft es zu einem andern Loch, um ihm sein Leid zu klagen – wo bleibt das zugestopfte Loch? Niemand weiß das: unser Wissen hat hier eines. Wo ein Ding ist, kann kein andres sein. Wo schon ein Loch ist: kann da noch ein andres sein? Und warum gibt es keine halben Löcher –?

Manche Gegenstände werden durch ein einziges Löchlein entwertet; weil an einer Stelle von ihnen etwas nicht ist, gilt nun das ganze übrige nichts mehr. Beispiele: ein Fahrschein, eine Jungfrau und ein Luftballon. Das Ding an sich muß noch gesucht werden; das Loch ist schon an sich. Wer mit einem Bein im Loch stäke und mit dem andern bei uns: der allein wäre wahrhaft weise. Doch soll dies noch keinem gelungen sein. Größenwahnsinnige behaupten, das Loch sei etwas Negatives. Das ist nicht richtig: der Mensch ist ein Nicht-Loch, und das Loch ist das Primäre. Lochen Sie nicht; das Loch ist die einzige Vorahnung des Paradieses, die es hienieden gibt. Wenn Sie tot sind, werden Sie erst merken, was Leben ist. Verzeihen Sie diesen Abschnitt; ich hatte nur zwischen dem vorigen Stück und dem nächsten ein Loch ausfüllen wollen.

https://cezartradukoj.blogspot.de/