Jakob van Hoddis
Mondofino
De l' kap' de l' burĝoj flugas la ĉapel',resonas krioj ĉie en aer'.
Deglitas tegmentistoj al la ter'.
La tajd' -legeblas- kreskas ĝis ĉiel'.
Jen jam la ŝtorm'! Sovaĝaj maroj hopas
al land', por dikaj digoj premfatalas.
La nazkatar' amase nun galopas.
De sur la pontoj la fervojoj falas.
tradukis Cezar
Jakob van Hoddis
Weltende
Dem Bürger fliegt vom spitzen Kopf der Hut,
In allen Lüften hallt es wie Geschrei.
Dachdecker stürzen ab und gehn entzwei
Und an den Küsten - liest man - steigt die Flut.
Der Sturm ist da, die wilden Meere hupfen
an Land, um dicke Dämme zu zerdrücken.
Die meisten Menschen haben einen Schnupfen.
Die Eisenbahnen fallen von den Brücken.
PS: La poemo, kiu donis novan direkton al la germana liriko, unue nomata agadoliriko, pli poste ekspresionisma liriko, aperis unuafoje la unuan novembron de 1911 en la berlina gazeto "La demokrato".
La ekspresionisma poeto J. R. Becher skribis pri la tiama efiko de tiu poemo: "Mia poezia forto ne sufiĉas, por rekrei la poezian forton de tiu poemo, pri kiu mi nun volas paroli. Ankaŭ la plej aŭdacan fantazion de miaj legantoj mi devus tro streĉi ĉe la provo, detale rakonti al ili la miraklon, kiun tiu poemo por ni kaŝis en si. Tiuj du strofoj, ho, tiuj ok verslinioj ŝajne ŝanĝis nin en aliajn homojn, levis nin el la obtuza burĝeco, kiun ni malestimis, kaj pri kiu ni sciis, ke ni volas forlasi ĝin. Tiuj ok linioj helpis al ni fuĝi el ĝi. Pli kaj pli da novaj belaĵoj ni malkovris en la versoj, ni kantis ilin, ni fajfis ilin por ni, ni vokis la versojn trans la straton kiel signalvortojn. Kaj ni ĵuris al ni, ke ni levos tian maltrankvilegon, ke la burĝoj nek plu aŭdu nek plu vidu ion, ke ili fakte rigardos ĝin kiel gracon, ke ni sendos ilin en la Orkon."
Tri jaroj post la publikado de la poemo la spirito de Jakobo van Hoddis laŭdire konfuziĝis kaj li vivis ekde 1914 en frenezulejo, kie ili misuzis lin kun aliaj kompatinduloj por medicinaj eskperimentoj, ĝis naziaj kuracistoj murdis lin per veneninjekto. Sed lian poemon ili ne povis neniigi, ĝi vivas plu kaj ĝi montras plu sian impresan vivoforton. La aktualaj efektivaj inundoj faritaj de la naturo kaj de ŝtipkapulaj homoj montras nun, ke tiu apokalipsa poemo estas pli ol kurioza profeta poemo pri la pereo de l' burĝa mondo. Ĝi estas ankaŭ tute serioza averto. Ĝi ne estas tiel ekstermonda kiel Becher supozis. (Cezar)
Jakobo van Hoddis ludis kun certa frenezuleco, publike li kondutis kvazaŭ li estas freneza, tiel, kiel faras tion multaj junaj petolamaj junuloj, sed ĉu li povis diveni, ke la naziuloj uzos liajn ŝajnfrenezajn desegnaĵojn por tute serioze akuzi lin pri frenezuleco? Certe ne, sed li ja sciis, laŭ la poemo Mondofino, ke la mondo elreliĝis., kaj pri tio li tute pravas. Hegel, la granda filozofo, diris, ke la mondo staras surkape. Kaj Marx aldonis, ke ni devas ree meti ĝin sur la piedojn. Jen nia tasko! Ne estas tempo por superfluaj personaj kvereloj, kiuj estas tute sensencaj:)
Jen kelkaj germanaj poemoj de li: www.jbeilharz.de/expr/hoddis-gedichte.html
Sign-in to write a comment.