http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/romano-registaro-kiu-estas-kuraga.html
Kuraĝa estas nur tiu homo, kiu ne estas indiferenta kontraŭ danĝero kaj kiu ne restas indiferenta. En la milito kaj en sangoverŝigaj kvereloj estas tiu homo plej kuraĝa, kiu posedas malplej da interna kulturo kaj kies animo montras la malplej grandan sensivecon, la homo, kiu ne havas fantazion kaj kiu en sia esenca karaktero plej proksimas al bovo. Kiu scias la internan, la spiritan valoron de la vivo, estas neniam vere kuraĝa sur tiuj terenoj, kie kutime kuraĝo estas glorata.
PS: El ĉapitro 4/10 de la mahagoncikla romano "Registaro" de B.Traven, kiun Donjo kaj mi momente tradukadas.
Sign-in to write a comment.