Ankaŭ la morto povas esti bela, ekzemple: Ĉajkowskij - la mortanta cigno... kim mi estis flegisto en oldulhejmo, iu vespere ankoraŭ flirtumis, tiam li lace endormiĝis (li ankoraŭ interparolis kun mi pri inoj! (kaj frue li ne revekiĝis... ankaŭ tio estas bela morto:) jen certa KASANOVO, kiu preterdormis sian propran morton... li mortis tiel malstreĉite kiel li ĉiam vivis! Enviinda ulo, ĉu ne?
Mi ne scias, ĉu la morto povas esti bela, sed mi bone scias, ke vivo kaj morto estas fronto kaj averso de la sama monero...
Ĉiumonate mi faras volontan laboron en aziloj por forlasitaj gemaljunuloj kaj tio ĉiam profunde kaj dolore tuŝas mian koron, ĉar ĉiuj ili terure timas sian morton !
Jes, enviinda ulo...☺
Mi ne timas la morton, kiam mi estas, la morto ne estas, kaj se la morto estas, mi ne plu estas. Ni timas ja nur mortaĉi kiel strathundoj, sen antaŭe esti vivintaj, nia vivo estas la problemo, ne la morto. Kaj, se iu mortas, oni plendas pro egoismo, ĉar li aŭ ŝi forŝteliĝis anstataŭ ami nin kaj porti al ni la pantoflojn:) liten. La mortulo kuŝas dum tio tute serena en sia tombo kaj eble eĉ ridas pri ni:)
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria
Eliana Verona has replied to Hans-Georg Kaiser clubĈiumonate mi faras volontan laboron en aziloj por forlasitaj gemaljunuloj kaj tio ĉiam profunde kaj dolore tuŝas mian koron, ĉar ĉiuj ili terure timas sian morton !
Jes, enviinda ulo...☺
Sign-in to write a comment.